Éva Gábor
Éva Gábor | |
---|---|
![]() Éva Gábor | |
Persona informo | |
Naskonomo | Grün Éva |
Naskiĝo | la 11-an de februaro 1919 en ![]() |
Morto | la 4-an de julio 1995 en ![]() |
Mortokialo | pneŭmonito |
Tombo | Westwood Village Memorial Park Cemetery |
Lingvoj | hungara lingvo • angla lingvo |
Ŝtataneco | Hungario • Usono |
Familio | |
Patro | Vilmos Gábor |
Patrino | Jolie Gabor |
Frat(in)oj | Magda Gábor • Zsa Zsa Gábor |
Okupo | |
Okupo | aktoro • voĉaktoro • mondumano • teatra aktoro • televida aktoro • filmaktoro |
Éva Gábor, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Gábor Éva, laŭ angla ortografio Eva Gabor estis hungardevena-usonana aktoro, kantisto. Ŝia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima sinsekvo) Grün Éva. Ŝiaj fratinoj estis Zsa Zsa Gabor kaj Magda Gábor.
Éva Grün [1] naskiĝis la 11-an de februaro 1919 en Budapeŝto, ŝi mortis la 4-an de julio 1995 en Los Angeles (Kalifornio, Usono).
Biografio[redakti | redakti fonton]
Éva Gábor devenis el juda familio. Ŝia kariero etendiĝis jam en Usono, ĉar ŝi rifuĝis el Hungario al Usono dum la 2-a mondmilito pro la kontraŭjudaj leĝoj. Ŝia unua filmrolo estis laŭ kontrakto Paramount Pictures. En 1953 ŝi ricevis propran televidan intervjuspektaklon (The Eva Gabor Show), kiu kuris por unu sezono (1953-54). Baldaŭ ŝi estis konata en televizia serio Green Acres (1965–1971), fine ŝi havis ankaŭ ĉefrolojn. Ŝi ofte estis aŭdebla en Disney filmoj. Ekde 1972 ŝi okupiĝis ankaŭ pri modo. Eva Gabor estis geedzita kvin fojojn, tamen ŝi neniam naskis.
Elektitaj kinaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]
- Forced Landing (1941) - Johanna Van Deuren
- The Mad Magician (1954) - Claire Ormond
- Youngblood Hawke (1964) - Fannie Prince
- The Rescuers (1977) - Miss Bianca (nur voĉe)
- The Rescuers Down Under (1990) - Miss Bianca (nur voĉe)
Elektitaj televiziaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]
- The Eva Gabor Show (1953) – ŝi mem
- Green Acres (1965–71) Lisa Douglas
- Match Game (1973–82)
- The Beverly Hillbillies (1993) – ŝi mem
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- [2]
- WikiTrans