Éva Igó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Éva IGÓ, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Igó Éva estas hungara aktoro, voĉoaktoro.

Éva Igó [1] naskiĝis la 4-an de majo 1956 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Éva Igó frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste ŝi laboris en diversaj laborejoj. Ekde 1976 ŝi estis amatora aktoro. Ŝi akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1980. Ŝia ĉefinstruisto estis Imre Kerényi. Post siaj studoj ŝi aliĝis al trupo de Nacia Teatro (Miskolc). Inter 1984 kaj 1987 ŝi estis membro de Teatro Csiky Gergely (Kaposvár), poste de Gaja Teatro en Budapeŝto. En 2006 ŝi akiris sciencan gradon DLA. Ŝi ricevis 13 premiojn inter 1981-2013. Ŝi edziniĝis trifoje, dum la unua geedziĝo ŝi naskis filinon, ŝia meza edzo estis László Földes (muzikisto).

Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj kinejaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • ‘‘Tegnapelőtt’‘ (1982)
  • ‘‘Esti Kornél csodálatos utazása’‘ (1994)
  • ‘‘Casting minden’‘ (2008)

Elektitaj televiziaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Dániel (serio, 1979)
  • ‘‘Kisváros’‘ (serio, 1993-2001)
  • Presszó (2008)
  • ‘‘Aranyélet’‘ (2015)

Dubladaj roloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]