Péter Sziámi Müller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Péter Sziámi Müller
Péter Sziámi Müller
Péter Sziámi Müller
Persona informo
Naskonomo Kovalcze Végh Péter Iván
Naskiĝo 12-an de decembro 1951 (1951-12-12) (72-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös LorándUniversitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Patro Péter Müller
Frat(in)o Júlia Müller
Edz(in)o Éva Igó
Infano 1
Okupo
Okupo poeto • kantisto • kantotekstisto • filmreĝisoro
vdr

Péter Sziámi Müller [siAmi], aŭ Péter Iván Müller laŭ la hungarlingve kutima nomordo Müller Péter Sziámi estas hungara ŝlagrokantisto, reĝisoro, komponisto, tekstopoeto, scenaristo, tamen plej konata kiel establanto de Festivalo Sziget. Lia prenita aldonnomo estis Sziámi, lia origina nomo estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) estis Kovalcze Végh Péter Iván, lia adoptopatro estis Péter Müller, lia edzino estis Éva Igó.

Péter Sziámi Müller

Péter Sziámi Müller[1] naskiĝis la  12-an de decembro 1951(nun 1951-12-12) en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Péter Sziámi Müller devenis el juda familio. Li maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li laboris porokazajn laborojn, tamen en la 1970-aj jaroj li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös, reĝisoran diplomon en Teatra Altlernejo, televidan diplomon, eĉ cirkan diplomon. Post la diplomoj li reĝisoris en la Hungara Televizio, poste en filma produktejo, dum li partoprenis en koncertoj de ŝlagrorkestro. Tiu lasta estis suspektinda al la polico pro la kantotekstoj. Li lokŝanĝiĝis al la pli tolerema Nederlando, kie li denove reĝisoris, sed li ofte hejmenvenis kaj kantis plu en la orkestro. Depost fino de la socialismo (1990) li hejmenvenis, liaj malpermesitaj filmoj kaj kantoj estis libere videblaj, aŭdeblaj. Dum siaj amikoj li establis Festivalon Sziget en Budapeŝto kaj operfestivalon en Miskolc, krome li partoprenis en laboro de Budapeŝta Ŝtata Operejo, se ne paroli pri aliaj kulturaj laboroj. Tamen libertempe li komponas, verkas tekstopoetojn, tradukas kaj muzikas, sed li estis membro de malgranda teatrejo. Lia edzino naskis 6 gefilojn. Li ricevis premiojn inter 1982-2019.

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Dal-szöveg-könyv (1992, 1995, 2005)
  • Kicsi, nagy, középső. Müller Péter Sziámi versei tesóknak és egykéknek (infanpoemoj, 2013)
  • Mi a jeled? Óvodások alapkönyve (2013)
  • Meskó Bertalan: Az orvoslás jövője. Ember és technológia (tradukaĵo, 2016)
  • A legjobb játék, Napidalok 365 +1. (2023)

Vidu, aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]