Ĉaĥruĥadze

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ĉaĥruĥadze (kartvele: ჩახრუხაძე ) estis kartvela poeto de la 12-a kaj 13-a jarcentoj, tradicie konsiderita kiel verkinto de Tamariani (თამარიანი), kolekto de dudek duodoj kaj unu elegio laŭdante, ofte diigante reĝinon Tamara de Kartvelio (r. 1184-1213). La poeto estas identigita kun la laiko Grigol Ĉaĥruĥadze kies testamento rivelas la deziron de la verkinto ripozi en la kartvela Monaĥejo de la Sankta Kruco ĉe Jerusalemo. Laŭ pli postaj klarigoj, Ĉaĥurĥadze estis denaska de la nordorienta monta areo de Kartvelio, en Ĥevi kaj laboris kiel sekretario al la reĝino Tamara.