Ĉada Lago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ĉada lago)
Jump to navigation Jump to search
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri lago en Afriko. Por informoj pri lago en Antarkto, vidu la paĝon Lago Ĉado (Antarkto).
Ĉada Lago
ShrinkingLakeChad-1973-1997-EO.jpg
Ĉada Lago vide de sputniko en la jaro 2001. La nuna lago estas blua kaj la vegetaĵaro, kiu kreskis en la malnova lagobaseno, estas verda. La supraj bildoj montras la aspekton kaj amplekson de la lago en la jaroj 1973, 1987 kaj 1997.
Nomo: Ĉada Lago
Situo: Centra Afriko
Surfaco 1.500 km²
maksimuma profundo: 7 m
averaĝa profundo: 2 m
alfluantoj: Komadugu, Logone
defluanto: sen-deflua
alto super marnivelo: 240
Ceteraj: perdas ĉiujare surfacon

Koordinatoj: 13°5′0″N 14°30′0″E  /  13.08333°N, 14.5°O / 13.08333; 14.5 (Ĉada Lago) Ĉada Lago situas en centra Afriko kaj etendiĝas nun en kelkaj okcidentafrikaj landoj (Niĝerio, Ĉado, Kameruno, Niĝero). Ĝi ne havas elfluaĵon kaj perdas akvon nur per vaporiĝo. Tiu ĉi lago, kiu pli kaj pli ŝrumpas, malaperas, havis antaŭ ĉirkaŭ 6000 jaroj surfacon de 300.000 km² kaj apartenis al la dek plej grandaj lagoj eĉ en la 1970-aj jaroj.

La lago pozicias en la nordokcidento de Centra Afriko

Ĉada baseno[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Ĉada baseno.

Ĉada baseno, ankaŭ Ĉadlaga baseno, estas la nomo de la la malalte situanta centro en Centra kaj Okcidenta Afriko. Ĝi apartenas al la plej grandaj senelfluaj basenoj de la mondo. La baseno konsistas el diversaj naturejoj de tre malsamaj pejzaĝ- kaj vegetaĵar-tipoj. Ĉirkaŭ la duono (la nordo) konsistas el dezertoj Ténéré, kaj la granda sablodezerto de Bilma (Erg du Bilma) kaj la Erg du Djourab. La meza parto de la baseno la dezerto transiras al duonaridaj vegetaĵaraj zonoj de la Sahela Zono kun tipaj dornarbustaj kaj sekarbustaj savanoj apud la riveroj Ŝario, Logoneo kaj Komadugu Yobe. Tie etendiĝas la grandaj internacie gravaj inundaj savanoj. Laŭlonge de la riveroj kreskas galeriaj arbaroj kaj en la suda parto de la baseno troviĝas ankaŭ la humidaj savanoj de la Sudano kun ĝiaj tipaj sekarbaroj.