Ĉagataja Ĥanlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉagataja Ĥanlando kaj ties najbaroj fine de la 13a jarcento.

La Ĉagataja Ĥanlando (mongole: Cagadain Ĥaant Uls/Цагадайн Хаант Улс) estis mongola Ĥanlando kiu enhavis la teritoriojn regatajn de Ĉagatai Ĥano,[1] dua filo de Ĝingis-Ĥano, kaj de liaj descendintoj kaj sukcedantoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dekomence ĝi estis parto de la Mongola Imperio, sed ĝi poste iĝis tute sendependa kiam la Juan-dinastio falis en lafino de la 14a jarcento. La Ĉagatajaj Ĥanoj mem agnoskis la suverenecon de Mongolaj Ĥaĥanoj inter 1206 kaj 1270 kaj inter 1304 kaj 1368.[2]

Ĉe la fino de la 13a jarcento, la Ĥanlando etendis el Amu Darjo sude de la Arala Maro al la Altaja Montaro ĉe la limo de la nuntempa Mongolio kaj Ĉino.[3]

La Ĥanlando daŭris iel aŭ alie el la 1220-aj jaroj ĝis la 17a jarcento, kvankam la okcidenta duono de la Ĥanlando (Okcidenta Ĉagataja Ĥanlando) perdiĝis al Tamerlano en la 1360-aj jaroj. La orienta duono restis sub Ĉagatajaj ĥanoj kiuj estis foje aliancanoj kaj foje malamikoj de la sukcedantoj de Timur. Fine, en la 17a jarcento, la restintaj ĉagatajaj teritorioj falis sub la religiema reĝimo de Apak Ĥoja kaj liaj descendantoj, nome Ĥojijanoj, kiuj regis en Ŝinĝjango sub militsenjoroj de Zungario kaj Manĉukuo sinsekve.

Gravuloj[redakti | redakti fonton]

Hajji Beg Barlas (m. 1361) estis estro de la tribo Barlas.

Popolo[redakti | redakti fonton]

La ĉagataja lingvo (uzbeke: ﭼﯩﻐﻪتاي (per araba-persa alfabeto), uzbeke: chig’atoy tili (latine)) aŭ la malnovuzbeka lingvo estas formortinta tjurka lingvo kiu siatempe estis vaste parolita en Centra Azio, kaj restis la komuna librolingvo tie ĝis la frua 20-a jarcento.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Alternativa literumado de Ĉagatai estas Ĉagata, Ĉugta, Ĉagta, Djagatai, Jagatai, Ĉagtai ktp.
  2. Dai Matsui - A Mongolian Decree from the Chaghataid Khanate Discovered at Dunhuang. Aspects of Research into Central Asian Buddhism, 2008, pp. 159-178
  3. See Barnes, Parekh kaj Hudson, p. 87; Barraclough, p. 127; Historical Maps on File, p. 2.27; kaj LACMA por diferencaj versioj de la limoj de laries of the Ĥanlando.

Referencoj[redakti | redakti fonton]