Ĉeĥa Teknika Universitato ĉe Prago
La Ĉeĥa Teknika Universitato en Prago (ĉeĥe České vysoké učení technické v Praze; akronime: ČVUT) estas publika universitato en Prago, Ĉeĥio, kiu estis fondita en 1707. Aktuale en 2021, ĉirkaŭ 18,000 studentoj studis en la institucio [1]. La Teknika Universitato estas konsiderata unu el la plej grandaj en Ĉeĥio, kaj unu el la plej malnovaj teknikaj institucioj en Mezeŭropo. Ĝi ankaŭ estas la plej malnova nemilitista teknika universitato en Eŭropo [2].
La Ĉeĥa Teknika Universitato en Prago estas membro de la Konferenco de Eŭropaj Lernejoj por Altnivela Inĝenieristiko Eduko kaj Esploro (CESAER).
Historio
[redakti | redakti fonton]La Teknika Universitato estis establita kiel instituto por inĝenieristika eduko en 1707 fare de imperiestro Jozefo la 1-a. La instituto iĝis universitato en 1920 [3].
En 1955, la fakultato de Fizika Inĝenierado kaj Nuklea Esplorado estis establita. En 1976 oni komencis instrui arkitekturon.
Organizo
[redakti | redakti fonton]La universitato estas organizita en ok fakultatojn, kvin esplorinstitutojn kaj aliajn stud- kaj evolucentrojn: komputiko kaj informcentro, teknologio kaj novigadocentro, industria heredaĵo esplorcentro, radiokemio kaj radiada kemiocentro kaj centra biblioteko. La universitato ankaŭ havas eldonejon. En la akademia jaro 2022/2021, la Teknika Universitato en Ĉeĥio ofertis 227 gradprogramojn en la ĉeĥa kaj 94 en la angla [4].
Fakultatoj
[redakti | redakti fonton]- fakultato de Konstruinĝenieristiko (1707)
- fakultato de Mekanika Inĝenierado (1884)
- fakultato de Elektrotekniko (1950)
- fakultato de Fizika Inĝenierado kaj Nuklea Esplorado (1955)
- fakultato de Arkitekturo (1976)
- fakultato de Transportado-Sciencoj (1993)
- fakultato de Biomedicina Inĝenierado (2005)
- fakultato de Komputiko (2009)
Esplorinstitutoj
[redakti | redakti fonton]- Klockner Instituto
- La Masrik Instituto por Altnivelaj Studoj
- La Instituto por Sporteduko kaj Sportoj
- La Universitata Centro por Energi-Efikaj Konstruaĵoj
- Instituto de Eksperimenta kaj Aplikata Fiziko
- Ĉeĥa Instituto pri Informadiko, Robotiko kaj Kibernetiko
Rangigo
[redakti | redakti fonton]- Ŝanhaja rangotabelo - pozicio 601–700 (2020).
- QS Ranking - Pozicio 531–540 (2021) [5].
- Times Higher Education - Pozicio 601–800 (2021).
Gallerio
[redakti | redakti fonton]-
CTU Rektorejo
-
Kampuso Dejvice
-
Kampuso Karlovo Náměstí
-
Ĉapelo Bethlehem – La ceremonia halo
-
Kampuso Dejvice - Biblioteko, FA, FIT
-
Ene de la universitato
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Annual report 2017 (ĉeĥe). Arkivita el la originalo je October 21, 2018. Arkivigite je 2018-10-21 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Czech Technical University In Prague - Topuniversities, http://www.topuniversities.com/institution/czech-technical-university-prague
- ↑ Rescript of the Emperor Joseph I. Arkivita el la originalo je 2009-10-05. Arkivigite je 2009-10-05 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Czech Technical University In Prague - Topuniversities, https://www.topuniversities.com/university-rankings/eeca-rankings/2020
- ↑ QS Engineering and Technology ranking.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- CTU oficiala retejo (en la angla)
- CTU oficiala retejo (en la ĉeĥa)
- www.studyAtCTU.Com Oficiala retejo por internaciaj studentoj
- Internacia Studenta Klubo organizaĵo por internaciaj studentoj
- IAESTE organizaĵo por internaciaj studentoj
- UCEEB Universitata Centro por energi-efika konstruado (UCEEB Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine)
- Pintaj Industriaj Manaĝeroj por Eŭropo (TIME) reto por studenta moviĝeblo.