Ĉeĥio en la Vintra Olimpiko 1998

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉeĥio en la Vintra Olimpiko 1998
Vintra Olimpiko 1998 en Nagano
Flagtenanto:  Luboš Buchta
Sportistoj 61 en 9 fakoj
Medaloj
rango: 14
Oro
1
Arĝento
1
Bronzo
1
Sume
3
vdr

La ĉeĥa teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 1998 en Nagano havis 61 sportistojn. Ili partoprenis en 9 fakoj. Flagtenanto de la ĉeĥa teamo estis Luboš Buchta. La sportistoj atingis unu oran, unu arĝentan kaj unu bronzan medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 14-an rangon. Kunordigis la teamon la Ĉeĥa Olimpika Komitato.

La oran medalon atingis:

  • la vira ĉeĥa teamo de glacihokeo, nome Jan Čaloun, Roman Čechmánek, Jiří Dopita, Roman Hamrlík, Dominik Hašek, Milan Hejduk, Milan Hnilička, Jaromír Jágr, František Kučera, Robert Lang , David Moravec, Pavel Patera, Libor Procházka, Martin Procházka, Robert Reichel, Martin Ručínský, Vladimír Růžička, Jiří Šlégr, Richard Šmehlík, Jaroslav Špaček, Martin Straka kaj Petr Svoboda.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

la fina matĉo de glacihokeo kontraŭ la rusia teamo, en kiuj la ĉeĥoj atingis la oran medalon