Saltu al enhavo

Ĉefministro de Singapuro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉefministro de Singapuro
Lawrence Wong
publika posteno Redakti la valoron en Wikidata
ĉefministro
Komenco 3-a de junio 1959 vd
Lando(j) Singapuro vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Ĉefministro de la Respubliko de Singapuro estas la registarestro de la Singapura Respubliko (aŭ de la Singapura Ŝtato antaŭ la 9-a de aŭgusto 1965). La prezidanto de Singapuro nomumas la ĉefministron kaj elektas lin inter la membroj de la Parlamento, kiuj liaopinie plej verŝajne obtenos la fidon de plejmultaj parlamentanoj.

Lee Kuan Yew, ĉefministro 1959-1990
Lee Hsien Loong, ĉefministro 2004-2024

Lee Kuan Yew estis ĉefministro ekde 1959 ĝis 1990, kaj retiriĝis la 26-an de novembro 1990. Lia posteulo estis Goh Chok Tong, kiu retiriĝis la 12-an de aŭgusto 2004 kaj estis mem sekvita de Lee Hsien Loong, la filo de Lee Kuan Yew. Li estis vicĉefministro en kabineto de Goh Chok Tong. Lee Hsien Loong ekde la 12-an de aŭgusto 2004 ĝis la 15-a de majo 2024 estis ĉefministro de Singapuro kaj ankaŭ ministro pri financoj. La nuna ĉefministro estas Lawrence Wong.