Ĉernova tragedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Ĉernova tragedio (slovake: Černovská tragédia, hungare Csernovai tragédia) okazis la 27-an de oktobro 1907 kaj estis la plej sanga evento en la lastaj pacjaroj de Aŭstrio-Hungario.

Oni konstruis novan preĝejon en Černová (parto de Ružomberok), je iniciato de Andrej Hlinka, naskiĝinto en la vilaĝo. Loĝantoj de la vilaĝo volis, ke li mem konsekru la preĝejon. Ĉar Hlinka estis tiutempe en prizono en Hungario, ne li konsekris.

Alvenis Martin Pazúrik per ĉaro por sanktigi la preĝejon la 27-an de oktobro, kun 15 hungaraj ĝendarmoj (laŭ Roman Holec, plimulto de ili estis slovakoj laŭ deveno). Kiam la ĉaro turnis en mallarĝan straton, kondukantan al la preĝejo, la amaso de ĉ. 400 lokaj loĝantoj baris la vojon. Post kiam la homoj ekĵetis ŝtonojn, la ĝendarmoj perdis la kontrolon kaj serĝanto Ján Ladiczky, etne slovako, ordonis la pafadon. La ĝendarmanoj pafis kvarfoje, murdante 15 personojn, serioze vundante 10-12 kaj facile 40-60. 40 loĝantoj estis punita je monpago aŭ prizono. Je la mortoj memorigas monumento, memortabulo, la vilaĝanoj rememoras la eventojn ĉiujare.

La evento kaŭzis grandan indigniĝon en la eŭropa gazetaro. Multaj protestis, interalie Robert William Seton-Watson angla ĵurnalisto kaj historiisto, Bjørnstjerne Bjørnson Nobel-premiita norvega verkisto, Lev Nikolajeviĉ Tolstoj mondfama rusa verkisto. La usonaj slovakoj eluzis la tragedion por gazeta militiro, per kiu ili atingis amnestiigon de Andrej Hlinka per helpo de papo Pio la 10-a.

La preĝejon konsekris fine Andrej Hlinka en 1910, en festo de Petro kaj Paŭlo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]