Ĉevalveturilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉevalveturilo donita por disveturigado de biero, Vyškov, ĉirkaŭ la jaro 1900
Ĉevalveturilo en Bulgario, 1988
Transporto dde personoj en agrikulturo, Germana Demokratia Respubliko, proksimume en 1955

Ĉevalveturilo estas fare de ĉevaloj tirata duaksa tirata veturilo por transporto de ŝarĝoj aŭ personoj. En Eŭropo estis fare de brutaro tirataj veturiloj anstataŭigataj jam en už mezepoko per ĉevalveturiloj. En suda Afriko estis kontraŭe al tio oksaj veturiloj ankoraŭ fine de la 19-a jarcento grava transporta rimedo. En landoj de la tria mondo estas ĉaroj kaj veturiloj tirataj de ĉevaloj ĝis hodiaŭ vaste disvastigitaj kasj oni uzas ilin precipe en agrikulturo. Laŭ nombro de enjungitaj ĉevaloj ĝi povis esti nomita ankaŭ la veturilo mem, ekzemple "rusa trojko". Pli simpla versio de la ĉevaloj tirata unuaksa veturilo estas ĉarokaleŝa baroŭĥo.

La ĉevalveturilo diferenciĝas de kaleŝo ĉefe per tio, ke ĝi ne havas risortaron kaj ĝi ne estas kovrita. Longan tempon la ĉevalveturiloj estis faritaj permane fare de metiistoj nomitaj ĉarfaristoj.