Ĉjio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉi estas fundamenta koncepto en ĉina kulturo, precipe spirita sed ankaŭ uzata en konkretaĵoj. Ĝia traduko estas tre malfacile direbla sed ĝi proksimume ekvivalentas kiel Vitala energio, Vitala blovo, aŭ simple Blovo. Interalie Luktosportoj kiel Aikido, artoj kiel Fengŝuo, ĈigongoTajĝiĉuano, Kuracartoj kiel Akupunkturo elĉerpas sian esencon el ĝi.

Verdire la ĉi entutigas la universon kaj konektas ĉiun homon. [Dubinda teksto] En viva organismo ĝi fluas en la korpo per meridianoj, kiu kruciĝas en punkto nomita energia centro. [Dubinda teksto] Ĝi estas do parto en ĉiaj naturaj manifestadoj. [Dubinda teksto]

En japanaj kaj ĉinaj luktosportoj la Ĉi-a koncepto konsistas el la energio liberigita de la tuta korpo en sporto kaj precipe dum frapoj aŭ prenoj. Precize je la momento kiam iu produktas la Kiai, la krio de la sportluktantoj (rimarku, ke la vorto kiai entenas ki alidire ĉi). Je altgrada nivelo oni povas eĉ uzi la ĉi de malproksime.