Ĉielblua koloro
Ĉielblua koloro aŭ ĉiela koloro estas duonhela koloro tre simila al la cejana, ene de la gamo de bluaj koloroj. Pli precize oni konsideras, ke tiu kolornuanco korespondas al la koloraro de la ĉielo dum taga lumo kiam ne estas nuboj en direkto al la nordo.[1]
Kvankam la ĉielblua koloro havas specifan referencon, en la ĝenerala kaj populara uzado ties toneco estas varia, kaj ofte oni subkomprenas kiel «ĉiela» preskaŭ ajna blua pli malpli hela, foje iom purpura aŭ turkisa kiel la cejana.
Bildaro[redakti | redakti fonton]
Ĉielblua minareto, en Maskato
Arkeologia murpentraĵo kun bildo de militisto sur fono de Majaa bluo
Hemimorfito ĉielblua de Junano
Ĉielblua glacio
Ĉielbluaj geranioj
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Gallego, Rosa; Sanz, Juan Carlos (2001). Diccionario Akal del color. Akal. ISBN 978-84-460-1083-8.