Ĉin-barata Milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Ĉin-barata Milito (en hindia भारत-चीन युद्ध Bhārat-Chīn Yuddh), konata ankaŭ kiel Ĉin-barata Limokonflikto (en ĉina 中|印|边|境|战|争 aŭ 中|印|邊|境|戰|爭 Zhōng-Yìn Biānjìng Zhànzhēng), estis milito inter Ĉinio kaj Barato kiu okazis en 1962. Disputita landlimo ĉe Himalajo estis ĉefa ekskuzo por la milito, sed ankaŭ aliaj faktoroj ludis gravajn rolojn. Estis estinta serio de violentaj limkonfliktoj post la Tibeta ribelo de 1959, Kiam Barato garantiis azilon al Dalai-lamao. Barato metis limajn policejojn laŭlonge de la landlimo, eĉ norde de stablita Linio McMahon, nome orienta parto de la Linio de Kontrolo proklamita de la ĉina ĉefministro Zhou Enlai en 1959.

Malkapabla atingi politikan konsenton pri la disputita teritorio laŭlonge de landlimo longa 3,225 km,[1] Ĉinio lanĉis samtempajn atakojn ĉe Ladako kaj tra la Linio McMahon la 20an de oktobro 1962. Ĉinaj trupoj avancis kontraŭ la barataj trupoj ambaŭloke, kaj kaptis la urbojn Rezang La en Ĉuŝul oriente kaj Taŭang oriente. La milito finis kiam la ĉinoj declaris batalpaŭzon la 20an de novembro 1962, kaj samtempe anoncis sian retiriĝon el la disputita areo.

La Ĉin-barata Milito rimarkindis pro la akra montarmilitado kun bataloj je altitudoj de ĉirkaŭ 4,000 metroj (14,000 futoj).[2] La Ĉin-barata Milito elstaris ankaŭ pro la manko de uzado de mararmeoaerarmeo ĉu fare de ĉinoj aŭ baratanoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Indo-China War of 1962.
  2. . The China-India Border War. Marine Corps Command and Staff College (Aprilo 1984). Alirita 2011-10-15.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]