Saltu al enhavo

Ĉina PEN-Centro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne konfondu kun la "Sendependa ĉina PEN-centro" apartenanta al la tutmonda reto de PEN-kluboj.

La Ĉina PEN-Centro estas verkista organizaĵo de la Ĉina Popola Respubliko, fondita en 1980, libervole formita de verkistoj de ĉiuj etnoj en Ĉinio. Ĝi estas membro de la Internacia PEN-Centro kaj administrata de la Ĉina Verkista Asocio[1]. La Asocio aliĝas al la ĝenerala gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio[2].

Ĉina PEN-Centro estis fondita en Pekino la 17-an de aprilo 1980, kaj oficiale fariĝis membro de PEN Internacia en la Internacia PEN-Kongreso okazinta en Jugoslavio en majo de la sama jaro. La Ĉina PEN-Centro estis fondita de la pli malnova generacio de verkistoj kaj artistoj de Ĉinio. Ba Jin (konata en Esperanto sub la nomo Bakin), tiama prezidanto de la Ĉina Verkista Asocio, iĝis ĝia unua prezidanto.

Dum la studenta movado de 1989, la poeto Bei Dao estis invitita ĉeesti la 55-an PEN Internacian Kongreson en Nederlando kaj postulis liberigon de la tiama enkarcerigita verkisto Wei Jingsheng. La delegacio de la Ĉina PEN-Centro, kiu ĉeestis la konferencon estis tre malkontenta pri tio kaj finfine retiriĝis de la konferenco. Post tio, la ligo inter la Ĉina PEN-Centro kaj PEN Internacia estis interrompita kaj ne estis restarigita ĝis 1997. En 2000, Ĉina PEN-Centro sendis observantojn por partopreni en la 66-a Internacia PEN-Kongreso okazinta en Moskvo. Tamen, pro malkontento pri la diskutado dum la konferenco pri la demando pri parollibereco en Ĉinio, la Ĉina PEN-Centro denove ĉesigis sian kontakton kun Internacia PEN. Post tio la Ĉina PEN-Centro ne rekomencis partopreni en la Internacia PEN-Kongreso ĝis 2011[1].

En majo 2013, la Ĉina PEN-Centro okazigis membrokunvenon en Pekino, kaj Tenzin estis elektita kiel la nova prezidanto.

La celo de Ĉina PEN-Centro estas organizi ĉinajn verkistojn por partopreni en internaciaj literaturaj interŝanĝoj, establi amikecajn kontaktojn kun verkistoj el diversaj landoj kaj ludi aktivan rolon en antaŭenigo de literaturaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj eksterlandoj[3].

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Ĉina Verkista Asocio

Sendependa ĉina PEN-Centro

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Noto kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas parte aŭ tute tradukita de la artikolo 中国笔会中心 en la ĉina vikipedio.

  1. 1,0 1,1 (zh) Changyu: Origin of Sendependa PEN 2016-02-22 , arkivite de la originalo, la 27-an de septembro 2016.
  2. (zh) Oficialo retejo de Ĉina PEN-Centro
  3. (zh) Wang Mi, 中国笔会中心会员大会召开 (Okazis la membrokunveno de la Ĉina PEN-Centro), Chinawriter.com, la 20-an de majo 2013.