Ĉinia Disvolva Banko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉinia Disvolva Banko
negoco • kredita institucio vd
Dum 1994 - nekonata/nuntempe
Jura formo central state-owned enterprise
Sidejo Pekino
Lando Popola Respubliko Ĉinio
TTT Oficiala retejo
vdr
La Turo de la Ĉinia Disvolva Banko en Ŝanhajo.

La Ĉina Disvolva Banko ((ĉine 国家开发银行, Guójiā Kāifā Yínháng; angle : China Development Bank aŭ akronime CDB) estas centra registara financa institucio en Ĉinio [1]. Ĝia ĉefa funkcio estas la financado de signifaj infrastrukturprojektoj en la lando, kiel ekzemple la Tri Kanala Digo kaj la Ŝanhaja Pudong Internacia Flughaveno. La banko estis establita post la leĝigo de la Banka Konduto-Leĝo en 1994, kiam ĝi estis priskribita kiel motoro por antaŭenigado de la ekonomia politiko de la ĉina registaro. La ŝuldoj de la banko estas garantiitaj de la ĉina registaro [2][3].

Historio[redakti | redakti fonton]

La banko estis establita en marto 1994, por disponigi financadon por registaraj evoluprojektoj de nacia graveco. Ĝi estas subigita al la ĉina registaro, kaj estas dividita en 35 branĉojn. La banko zorgas pri financado de naciaj projektoj, inkluzive de la disvolviĝo de naciaj infrastrukturoj, industrioj, energiproduktado kaj transportado. Ĝia ĉefa celo, kiel registara banko, estas faciligi la ekonomian agadon de la ĉina registaro, kaj provizi ĝin per iloj por fari ŝanĝojn en la landa ekonomio [4][5].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. China Development Bank International Investment Limited - About Us. cdb-intl.com. Arkivita el la originalo je 2019-05-13. Alirita 2019-10-16. Arkivigite je 2019-05-13 per la retarkivo Wayback Machine
  2. China Development Bank International Investment Limited - Portfolio. cdb-intl.com (2019-08-30). Arkivita el la originalo je 2019-05-17. Alirita 2019-10-16. Arkivigite je 2019-05-17 per la retarkivo Wayback Machine
  3. China Development Bank International Investment Limited - Investor Relations. cdb-intl.com. Arkivita el la originalo je 2019-05-21. Alirita 2019-10-16. Arkivigite je 2019-05-21 per la retarkivo Wayback Machine
  4. CDB History Archived Arkivigite je 2005-07-08 per la retarkivo Wayback Machine
  5. Michael Forsythe, Henry Sanderson. "Financing China Costs Poised to Rise With CDB Losing Sovereign-Debt Status", Bloomberg Market Magazine, June 2011.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]