Ĉirkaŭaĵo de Gazaa Sektoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉirkaŭaĵo de Gazaa Sektoro
Geografia regiono
La atingo de la raketoj el Gazaa Sektoro
La atingo de la raketoj el Gazaa Sektoro
La atingo de la raketoj el Gazaa Sektoro
regiono [+]

LandoIsraelo



Vikimedia Komunejo:  Gaza envelope [+]
vdr

La Gazaa Ĉirkaŭaĵo (hebree עוטף עזה, Otef Aza, signifante Gazaa Kovranto) rilatas al la areoj en la suda distrikto de Israelo , kiuj etendiĝas ĉirkaŭ la Gazaa Sektoro en zono larĝa proksimume sep kilometrojn. La areo havas proksimume 55,000 loĝantojn, kun ununura urbo Sderoto, kaj la cetero estas pluraj kibucoj kaj moŝavoj. Tiu areo estas ene de intervalo de Qassam-raketoj (bombokanono, angle mortar) lanĉitaj de la Gazaa Sektoro, do inter la Gazaa Sektoro kaj la ruĝa limo sur la mapo ĉe la informkesto.

Ekde la dua Intifado, kaj precipe ekde la unuflanka retiriĝo de Israelo estis efektivigita, la komunumoj en la areo ĉirkaŭ la Gazaa Sektoro estis elmetitaj al teroristaj atakoj, ĵetgrenadoj kaj Qassam-raketoj de la Gazaa Sektoro. Iom post iom, pli malproksimaj komunumoj estis pli ofte trafitaj per bomboj de Gazao, kiel ekzemple Aŝkelon, Netivot, Kirjat Gat, Be'er Ŝeba kaj Aŝdod, post kiam Grad -raketoj estis kontrabanditaj en Gazaon.

En 2007, post pluraj jaroj da teroraj atakoj, la Kneset pasigis leĝon [1] kiu donis komunumojn situantajn ene de 7 km de la limbarilo ĉirkaŭ la Gazaa Sektoro [2] la statuson de "konfrontliniaj komunumoj" kaj donis al ili specialan privilegion (ĝis la fino de 2008). Aliaj leĝoj etendis tiujn privilegiojn, kun kelkaj ŝanĝoj, ĝis la fino de 2014 [3].

Setlejoj en la Gazaa Ĉirkaŭaĵo[redakti | redakti fonton]

Lokoj en la impost-privilegia areo estas en la bruna strio

La sekvaj komunumoj estis inkluditaj en la listo de komunumoj en la suda alfrontlinia areo, publikigita fare de la israelaj fiskaj aŭtoritatoj: [4]

  • Alumim
  • Ammiʿoz
  • Avŝalom
  • Beʾeri
  • Bror Ĥajil
  • Ĥawat ŝikmim
  • Ĥolit
  • Deqel
  • Dorot
  • Ein haBesor
  • Ein haŝloŝa
  • Erez
  • Gevim
  • Gvarʿam
  • Ibbim
  • Jaĥini
  • Jad Mordeĥai
  • Jated
  • Jeŝa
  • Jevul
  • Karmia
  • Kerem ŝalom
  • Kfar ʿAzzah
  • Kfar Maimon
  • Kissufim
  • Magen
  • Mavqiʿim
  • Mefalsim
  • Mivtaĥim
  • Naĥal ʿOz
  • Netiv haʿAssara
  • Nir ʿAm
  • Nirim
  • Nir Jizĥaq
  • Nir ʿOz
  • Ohad
  • Or HaNer
  • Pri Gan
  • Reʿim
  • Saʿad
  • ŝlomit
  • ŝoqeda
  • ŝuva
  • Sde Nizzan
  • Sdei Avraham
  • Sderot
  • Simrat
  • Siqim
  • Sufa
  • Talmei Elijahu
  • Talmei Josef
  • Tquma
  • Tuŝija
  • Zohar

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Gaza–Israel barilo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]