Ĉoka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉoka situas en la mapo en la verda munucipo
Katolika preĝejo de Ĉoka

Bazaj informoj

Ĉoka, serbe Чока, slave Čoka, hungare Csóka estas urbo kaj samtempe municipo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Norda Banato. Ankoraŭ 7 vilaĝoj apartenas al la munucipo.

Situo

Ĉoka situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Tiso (kontraŭe troviĝas Senta), ĉefvojoj kaj fervojoj estas al Novi Kneĵevac, Kikinda kaj tra ponto al Senta.

Historio

Hungaroj alvenis en 896 kaj ili fondis ŝtaton en 1000. Post la turka erao diversaj popoloj alvenis al la senhomaj lokoj. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la loko apartenis al Hungario, al Torontál, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo okupis la regionon ĝis 1944. En 2002 loĝis en Ĉoka 4707 da homoj, (hungaroj 2703 (57 %), serboj 1541 (33 %), jugoslavianoj 98 (2 %) kaj aliaj).

Vidindaĵo

Ĝemelkomunumoj