Častolovice (Česká Lípa)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Estas ankaŭ Častolovice.
Častolovice
(Časlovice)
germane Schasslowitz
vilaĝo
Domoj en Častolovice
Oficiala nomo: Častolovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Česká Lípa
Administra municipo Česká Lípa
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Zakupa montetaro
Domoj 38 2011
Rivero Šporka
Situo Častolovice
 - koordinatoj 50° 43′ 04″ N 14° 31′ 59″ O / 50.71778 °N, 14.53306 °O / 50.71778; 14.53306 (mapo)
Katastro 2,86 km² (286 ha) Častolovice u České Lípy
Loĝantaro 109 (2021)
Denseco 38,11 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 470 01
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Častolovice (Česká Lípa)
Portalo pri Ĉeĥio

Častolovice (antaŭa nomo Časlovice, germane Schasslowitz) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Česká Lípa en distrikto Česká Lípa. Ĝi troviĝas proksimume 3 km norde de Česká Lípa en valo, en kiu fluas rojo Šporka. En la jaro 2011 ĉi tie estis registritaj 38 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 109 loĝantoj.

Častolovice situas en katastra teritorio Častolovice u České Lípy kun areo 2,86 km².

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estiĝis verŝajne en la 14-a jarcento kiel vilaĝo de homoj de Častolov (Častolov estis unu el la unuaj en familio de Ronovcidoj). Ĝi iom post iom nomiĝis Czastolowicz (1394), Czaselwicz (1460), Czastolowicze (1545), Ssaslowicze (1612), Schaslowicz (1790). Ekde la 15-a jarcento ĝi apartenis al senjorujo Zákupy. Unue ĝi estis alligita al Česká Lípa en la jaro 1969, en la jaroj 1990-2004 ĝi estis memstara, sed post foriro de loĝantoj ĝi denove alligis al la distrikta urbo al la 1-a de januaro 2005.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869286
1880294
1890271
1900273
1910281
1921290
JaroLoĝantoj
1930307
1950127
1961134
1970108
198061
199139
JaroLoĝantoj
200151
201198
2021109

La ĉi tieaj loĝantoj laboris ĉefe en agrikulturo, kelkaj praktikis kaleŝadon kaj laboris kiel pentristoj de vitro kaj hejmaj laboristoj por vitrofarejoj en Nový Bor. En la vilaĝo estas malgranda vitrofarejo - Gisejo de Florian.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1797 ĉi tie estis konstruita baroka kapelo de La plej sankta Triunuo. En la jaro 1826 estis konstruita unua lernejo, kiun je 70 jaroj pli poste anstataŭigis lernejo nova, kie oni instruis ĝis la jaro 1973. El la jaro 1883 devenas distrikta ŝoseo ĝis Manušice kaj Pihel.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]