Čečín estas pereinta vilaĝo, iama monaĥeja korto kaj eksa arbaristejo situanta inter Babina kaj Kočín en la orienta parto de distrikto Plzeň-nordo, kvin kilometrojn de Plasy.
Čečín estas herbeja loko meze de arbaroj. Sur la loko de eksa grangio kaj korto, kiuj troviĝis nordokcidente de la arbaristejo, estas plantita fruktoĝardeno. Sur rojo Čečínský potok, kiu trafluas tra la loko de la nordokcidento al sudoriento, estas du fiŝlagoj. En Čečín kruciĝas verda turisma vojo el Nebřeziny ĝis Dolní Hradiště kun blua el Kopidlo ĝis Kaznějov.