Bohemiamoravia montetaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Českomoravská vrchovina)
Bohemia-Moravia montetaro

Bohemiamoravia montetaro (ĉeĥe Českomoravská vrchovina aŭ mallonge Vysočina) estas romantika, iom ondumanta kaj signife vasta areo en la suda parto de Bohemia montetaro. Tiujn ĉi trajtojn ĝi ekhavis dum longe daŭrantaj geologiaj epokoj ekde algonkio en mezozoiko ĝis triaso. Kune kun Šumava ĝi apartenas al la plej malnovaj montaroj de la Ĉeĥa masivo. Ĝi konsistas el kelkaj subtutoj: La montaro Jihlavské vrchy estas ja la plej alta (monto Javořice altas 837 metrojn), sed sendube pli signifaj estas la montaro Žďárské vrchy.