Aŭgusteno de Hipono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 00:10, 29 aŭg. 2002 farita de Stefano KALB (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

Religio > Kristanismo > Sanktuloj > Aŭgusteno < Filozofio


Sankta Aŭgusteno (354-430) (latine, Aurelius Augustinus)

estas tre grava filozofo en la Okcidento kaj en kristanismo. Li

profundigi kristanan filozofion uzante la penson de Platono, precipe

kiel interpretita de Plotino, nekristana greka filozofo de la

3-a jarcento. Aŭgusteno estas la plej influa kristana verkisto ekster la

Biblio.


Multaj antaŭ Aŭgusteno penis sintezi kristanismon kaj platonismon -- ekzemple, Origeno, Tertuliano, la gnostikoj -- sed ne sen herezo. Paradokse, -- latina menso sukcesis kie multaj grekaj mensoj fiaskis.

Li estis naskita en 354 en Thagaste, Numidio, en la nuna Tunizio en Nordafriko. Lia patrino estis kristana berberino kiu poste famiĝis kiel Sankta Monika. Ŝi preĝis 20 jarojn ke Aŭgusteno iĝos kristano, kiu fine okazis ĵus antaŭ ŝia morto. Lia patro estis vinberkultivisto kaj bienisto, kiu mortis kiam Aŭgusteno havis 17 jarojn. Li estis katekizato, sed ne kristano.

Antaŭ lia kristaniĝo, Aŭgusteno studis kaj instruis retorikon, bezonita de leĝistoj kaj politikistoj. Li loĝis kun kromvirino, sed estis fidela al ŝi, kaj havis unu filon, Adeodato. Aŭgusteno loĝis en Thagaste, Kartago, Romo kaj Milano. Inter ĉio, Aŭgusteno brulis por la vero, serĉinte por ĝi senĉese. La serĉado kondukis lin al manikeismo, zoroastria formo de gnostikismo fondita de la babilona profeto Manikeo. Manikeo instruis, ke la mondo estis kreita kaj regata de du dioj, unu bona, unu malbona. Aŭgusteno jam sciis pri kristanismo, sed ĝiaj moralordonoj kontraŭ malĉasteco ŝajnis al li malfacilaj kaj la Biblio ŝajnis kruda kompare kun la bonstilo de Cicerono. Li ŝatis la mondon kaj timis fidi sole en Dio, ĉar li kutimis pensi kaj agi laŭ racio, ne laŭ fido.

En lia sincera serĉo por la vero, Aŭgusteno havis multajn demandojn pri la malfailcaĵoj de manikeismo. Kiam li finfine renkontis ĉefulon de manikeismo kaj demandis pri siaj malfacilaĵoj, Aŭgusteno vidis, per sia menso klerigita de retoriko, ke manikeismo estis plena de belaj vortoj sed malplena de bonaj respondoj. Aŭgusteno ankaŭ sciiĝis, ke manikeismo kontraŭdiris la faktojn de astronomio. Do li forlasis manikeismo.

Post manikeismo, Aŭgusteno legis filozofion, precipe la librojn de novplatonismo de Porfiro, sekvinto de Plotino. Novplatonismo helpis Aŭgustenon kompreni Dion, estis lia ponto al kristanismo. Aŭgusteno povis sintezi kristanismon kaj platonismon, ĉar li venis al kristanismo per platonismo. Lia sintezo ne estis abstrakta projekto aŭ intelekta ludilo, sed estis lia aŭtobiografio, lia vojo al la fido.

Aŭgusteno transloĝiĝis al Milano. Tie li renkontis Sanktan Ambrozion, kristana ĉefepiskopo de la urbo. Ambrozio estis tre bona predikanto, kio gajnis la estimon de Aŭgusteno, la instruisto de retoriko. Ambrozio movis Aŭgustenon tra liajn malfacilaĵojn pri kredo en Kristo.

En 386, havinte 32 jarojn, Aŭgusteno konvertiĝis al kristanismo, kaj li estis baptita je Pasko 387. Li fariĝis episkopo de Hippo en Nordafriko en 396. Li skribis pri sia vivo, kaj precipe kiel si venis al Kristo, en la libro, Konfesoj, la plej populara el liaj verkoj. Tiun li verkis dum 397-8.

En 410 la barbaroj atakis Romon, la koro de la roma imperio, kaj ŝanceligis fidon en la potenco kaj estonteco de Romio. La mondo ŝajnis fali. En respondo, dum la sekvantaj jaroj Aŭgusteno verkis sian majstran verkon, Civito de Dio, en kiu li vidis historion kiel la lukto inter du civitoj: la Civito de Homo kaj la Civito de Dio. En siaj tagoj, la potenco de Romo (Civito de Homo) kadukiĝis, dum kristanismo (Civito de Dio) pligrandiĝadis. Li prave rekonis ke kristanismo estis la nova ondo de historio kaj montris kiel la novaj kristanaj ideoj estis pli fortaj kaj klarigaj ol la malnova, lacigitaj grekaj ideoj. Sed, dum farinte tion, li platonigis la idearon de kristanismo. Multaj aliaj ankaŭ platonigis kristanismon en la 3-a kaj 4-a jarcento, sed kutime kiel herezo (ekzemple, arianismo), sed Aŭgusteno sintezis ilin prave.

Li ankaŭ verkis multe da libroj pri teologio (ekzemple, La Triunuo), la Biblio (Pri Kristana Doktrino), ktp. Pri la Apostola Kredo kaj la kristana vivo, li verkis la libron Manlibro pri Fido, Espero kaj Amo. Lia plumo ofte batalis kontraŭ la herezoj de sia tago. Ni havas multe de liaj predikoj kaj leteroj.

Kvankam li ofte traktis tedan temon (ekzemple, la Sankta Triunuo, la homeco de Kristo, ktp), lia facila plumo kaj lia pasio por vero vivigas ĉion, kion li skribis. El liaj verkoj, la Konfesoj estas la plej legebla.

En la mezepoka Okcidento, li estis unu el la plej popularaj aŭtoroj (kune kun Kasiano, Origeno kaj Sankta Gregoro la Granda.

Li ne povis legi sen movo de lipo. Li verkis per la latina kaj neniam lernis la grekan. Festotago: la 29-a de aŭgusto


Eksteraj Ligiloj:



/Priparolu