Ĝendarmo en emeriteco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĝendarmo en emeriteco
jen bildigo de la ĝendarmo ĉe garaĝa pordo
jen bildigo de la ĝendarmo ĉe garaĝa pordo
Originala titolo Le gendarme en balade
Produktadlando Flago-de-Francio.svg Francio
Originala lingvo franca
Kina aperdato 1970
Daŭro 100 minutoj
Ĝenro komedia filmo
Kameraado Pierre Montazel
Ĉefrolantoj Louis de Funes, Michel Galabru kaj multaj aliaj
IMDb
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Ĝendarmo en emeriteco (france Le gendarme en balade‎) estas franca filmo aperinta en 1970 kaj originale filmita en la franca lingvo. Temis pri la kvara el ses konataj filmoj, post Ĝendarmo el Saint-Tropez, Ĝendarmo en Novjorko kaj Ĝendarmo geedziĝas, el kiuj sekvis Ĝendarmo kaj eksterteranoj kaj Ĝendarmo kaj ĝendarminoj. En tiuj ĉi filmoj rolis Louis de Funes, Michel Galabru kaj multaj aliaj konataj francaj aktoroj.

Rilate sian ĝenron, ĉiuj ses filomj rigardeblas kiel komedia filmo kaj ĉiuj lokiĝas en Saint-Tropez, fama somerrestadeja havenurbo borde de la Mediteranea Maro en la regiono Bordo Lazura aŭ Franca Riviero.

La filmo havas entutan daŭron de 100 minutoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

filmado de la sekvaĵo Ĝendarmo kaj eksterteranoj