Ĝermana kristanismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La ĝermanoj iĝis kristanoj laŭ la paso de la tempo dum la fino de la Antikva Erao kaj la Alta Mezepoko. Antaŭ la 8-a jarcento, Anglio kaj la Franka Imperio estis (oficiale) kristanaj, kaj ĉ. la jaro 1100 la ĝermana paganismo ankaŭ ĉesis havi politikan influon en Skandinavio.

En la 4-a jarcento, la frua procezo de kristanigo de la diversaj ĝermanaj popoloj estis parte faciligita per la prestiĝo de la Kristana Romia Imperio inter eŭropaj paganoj. Ĝis la malkresko de la Romia Imperio, la ĝermanaj triboj kiuj migris tie (kun la esceptoj de la saksoj, frankoj, kaj lombardoj) transiris al kristanismo. Multaj el ili, precipe la gotoj kaj vandaloj, adoptis Arianismon anstataŭ la Triunuismon (katolikoj kaj ortodoksuloj) kiuj venis por domini la ŝtatan eklezion de la Romia Imperio. La laŭgrada ascendo de ĝermana kristanismo estis, libervola, precipe inter grupoj asociitaj kun la Romia Imperio. De la 6-a jarcento, ĝermanaj triboj estis konvertitaj (kaj rekonvertitaj) per misiistoj de la Romkatolika Eklezio.

Multaj gotoj estis konvertitaj al kristanismo kiel individuoj ekster la Romia Imperio. La plej multaj membroj de aliaj triboj konvertitaj al kristanismo loĝis en la Imperio, kaj la plej granda parto estis frankoj kaj anglosaksoj kiuj konvertiĝis kelkajn generaciojn poste. Dum la pli postaj jarcentoj post la Deklino de la Romia Imperio, estis skismo inter la diocezoj lojalaj al la Patriarko de Romo en la Okcidento kaj tiuj lojalaj al la aliaj patriarkoj en la Oriento, la plej multaj el la ĝermanoj (escepte de la krimeaj gotoj kaj kelkaj aliaj orientaj grupoj) iom post iom iĝis fortaj aliancanoj kun la Okcidenta Eklezio, precipe kiel rezulto de regado de Karolo la Granda.