Ĝermolisto de latvaj esperantistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z


K[redakti | redakti fonton]

Arvids Kurmis[redakti | redakti fonton]

Arvids Kurmis estis esperantisto en Rigo dum la unua duono de 20-a jarcento.

Verko:

  • „La kaŭzo kaj la devo“. Traktajoj kaj rakontoj. Eld. „Scienco kaj vivo“, Riga 15 pĝ., 1931.
Citaĵo
 Anonco je la dorsflanko de la broŝuro petas alsendon de manuskriptoj unuigota;

por almanako, kies tekston revizios konata esperantisto. Tiu korektisto laŭsajne nur parte korektis la libreton; ĉar ĝi enhavas en kelkaj de siaj partoj gravajn erarojn, precipe neuzadon de la akuzativo, komp. ordenoj p. 3, ĉio p. 5, konkurbatalo p. 9, salajroj p. 14. Krome oni diras „estas vere“ sed „tio estas vera“. Du erarojn kune oni korektu sur p. 9 „la formo de sindikato la stato (!) ne ŝanĝiĝas (!)“. Ankaŭ „laboristaj delegitoj kunsido“ ne estas ebla kunmetaĵoj oni uzu „kunsido de . . .“.

La enhavo montras iom radikalan tendencon kelkaj partoj renkontos intereson, ekz. la deziresprimo, ke evoluiĝo de scienco ebligu antaŭdiron de katastrofoj, krome la ripeto de Zamenhof-a penso, ke unulingveco estus protektulo kontraŭ militoj, fine la vortoj pri fraŭlimposto, kiuj validas tiom longe, kiom oni preterlasas la animan vidpunkton de geedziĝo. La „trian eblecon* krom impostpago kaj edziĝo — ke monposedanta fraŭlo mem transprenu la zorgon pri fremda infano — Kurmis forgesis. 
— D-ro fil. W. Biehler. Aŭstria Esperantisto (revuo) n.83 (jan 1932)