Tiu ĉi paĝo listigas ĝermajn informojn pri latvaj esperantistoj. Movu mallongajn informojn pri litovaj esperantistoj en tiun ĉi paĝon metante alidirektilon. Se vi volus partigi informon en apartan artikolon, aldonu informojn tiel ke minimume estu tri plenaj frazoj, prefere pli, nepre estu ĝustaj kategorioj, almenaŭ kategorio:latvaj esperantistoj, kaj laŭeble ankaŭ uziĝu la ŝablonoj {{Informkesto homo}} kaj {{vivtempo}}. Post kreo de aparta artikolo forigu la informon de ĉi-tie. Ekzistas pli plena listo de latvaj esperantistoj, en kiu listiĝu la nomoj de italaj esperantistoj aŭ menciataj ĉi-tie aŭ per propra biografia artikolo.
Aivars Kalniņš (naskiĝis la 10an de decembro 1937 – mortis la 05an de aprilo 2024), fervojisto, estis latva esperantisto. Li estis iama estrarano de Latvia Esperanto-Asocio.
Arvids Kurmis estis esperantisto en Rigo dum la unua duono de 20-a jarcento.
Verko:
„La kaŭzo kaj la devo“. Traktaĵoj kaj rakontoj. Eld. „Scienco kaj vivo“, Riga 15 pĝ., 1931.
„ Anonco je la dorsflanko de la broŝuro petas alsendon de manuskriptoj unuigota;
por almanako, kies tekston revizios konata esperantisto. Tiu korektisto laŭsajne nur
parte korektis la libreton; ĉar ĝi enhavas en kelkaj de siaj partoj gravajn erarojn,
precipe neuzadon de la akuzativo, komp. ordenoj p. 3, ĉio p. 5, konkurbatalo p. 9, salajroj p. 14. Krome oni diras „estas vere“ sed „tio estas vera“. Du erarojn kune oni korektu sur p. 9 „la formo de sindikato la stato (!) ne ŝanĝiĝas (!)“. Ankaŭ „laboristaj delegitoj kunsido“ ne estas ebla kunmetaĵoj oni uzu „kunsido de . . .“.
La enhavo montras iom radikalan tendencon kelkaj partoj renkontos intereson, ekz. la deziresprimo, ke evoluiĝo de scienco ebligu antaŭdiron de katastrofoj, krome la ripeto de Zamenhof-a penso, ke unulingveco estus protektulo kontraŭ militoj, fine la vortoj pri fraŭlimposto, kiuj validas tiom longe, kiom oni preterlasas la animan vidpunkton de geedziĝo. La „trian eblecon* krom impostpago kaj edziĝo — ke monposedanta fraŭlo mem transprenu la zorgon pri fremda infano — Kurmis forgesis. ”