Saltu al enhavo

Ĝirafa gazelo

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ĝirafa gazelo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Familio: Bovedoj Bovidae
Subfamilio: Antilopenoj Antilopinae
Genro: Litocranius
Specio: L. walleri
Litocranius walleri
(Brooke, 1878)
Konserva statuso

Konserva statuso: Dependa je protektado (LR/cd)
Aliaj Vikimediaj projektoj
v • d • r

Ĝirafa gazelo aŭ ĝirafkola gazelo aŭ gerenuko (Litocranius walleri, el kio litokranio) estas specio el parhufuloj, ordo bovedoj, familio antilopenoj.

La ĝirafa gazelo estas sveltkorpa, grandorela, longkrura kaj okulfrape longkola gazelo. Ĝi vivas en dezertaj, arbustaj areoj de orienta Afriko, unuope aŭ grupe. Ĝi manĝas foliojn de arboj kaj arbustoj, junajn ŝprosojn. La gerenuko ofte apogas sin sur la antaŭaj kruroj sur piedtrunkon kaj tiel nutras sin.

La besto havas ŝultroalton de ĉ. 1 m, ruĝ-brunan felon kun blanka ventroparto, malhela dorsoparto. La virgerenukoj havas diketajn kavkornojn, kiuj kliniĝas malantaŭen kaj fine kiel hoko antaŭen.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]