Ĥamavoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĥamavoj
tribo
Istvaeones
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

La ĥamavoj - latine Chamavi - estis tribo de Ĝermanoj dum la malfrua Antikva kaj frua Mezepoko. Ili skribe unuafoje menciiĝas en la libro Germania de la romia historiisto Tacito, verkita dum la 1-a jarcento, kiu skribis ke dum la plejparto de sia historio ili vivis ĉe la nordorienta bordo de la rivero Rejno en regiono nuntempe nomata Hamaland - "Ĥamava lando". La teritorio situas en la nuna provinco Gelderland de Nederlando kaj en la distrikto Grafschaft Bentheim de Germanio. Tacito precizigis ke okcidente de ili komenciĝis la teritorio de la frisoj.