Saltu al enhavo

Ĥaribdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĥaribdo
mara dio de la helena mitologio • mara monstro
Informoj
Sekso ina
Patro Posejdono
Patrino Geo
vdr

Ĥaribdo[1][2] (greka: Χάρυβδις) aŭ Karibdo estis senforma mara monstro en greka mitologio, kiu trifoje tage ensuĉas la marakvon kaj poste muĝegante reelŝprucas ĝin. Ŝipoj, kiuj venas sub ŝian influon, estas nesaveble pereantaj.

Ĥaribdo estas foje bildigita kiel giganta buŝo, foje kiel grandega akvokirlo. En greka mitologio Ĥaribdo estas filino de mara dio Posejdono kaj Geo, diino de la tero. Ŝi inundis teron por plivastigi la regnon de sia patro, ĝis kiam ĉefdio Zeŭso punante ŝin transformis ŝin en marmonstron. Ĥaribdo ludas rolon en la sagao de Odiseo kaj en la sagao de la argonaŭtoj.

Ĥaribdo agas, kune kun alia monstro Scilo, en markolo por timigi ŝipistojn, kiuj volas veturi tra la malvastejo. Tradicie oni lokigas la malvastejon en la markolo de Messina, kie sur la kalabria flanko troviĝas roko Scilla, sed alternative oni proponis kabon Skilla en norda Grekio.

Kutime oni mencias Ĥaribdon nur rilate al Scilo: troviĝi inter Scilo kaj Ĥaribdo = troviĝi senespere en embaraso inter du potencaj vivdanĝeraj riskoj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • Vollmer, Wilhelm: "Charybdis" - ĉe: Wörterbuch der Mythologie, Stuttgart 1874, p. 133

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Reta Vortaro (ReVo)
  2. Plena Ilustrita Vortaro (PIV), SAT, Parizo, 1970