Ĥirostenoto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ĥirostenoto
Troveblo de fosilioj: Malfrua kretaceo
Chirostenotes pergracilis
Chirostenotes pergracilis
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Reptilioj Sauropsida
Superordo: Dinosaŭroj Dinosauria
Ordo: Saŭriskioj Saurischia
Subordo: Teropodoj Theropoda
Infraordo: Oviraptorosaŭroj Oviraptorosauria
Familio: Kenagnatedoj Caenagnathidae
Subfamilio: Caenagnathinae
Sternberg, 1940
Genro: Ĥirostenoto Chirostenotes
Gilmore, 1924
  • C. pergracilis (tipo)
  • C. elegans (Parks, 1933)
Sinonimoj
  • Macrophalangia Sternberg, 1932
  • Caenagnathus Sternberg, 1940
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĥirostenoto (Chirostenotes = "mallarĝ-mana") estis oviraptorosaŭro kiu vivis dum malfrua kretaceo en regiono kie nun estas Alberto (Kanado). Ĝi havis bekon, longajn brakojn kun potencaj ungoj, longajn, maldikajn piedfingrojn kaj altan, rondigitan kazuaro-similan kreston. Ĥirostenoto versajne estis ĉion-manĝuloherbovoro, kvankam la beko ne estis tiel forta kiel ĉe la aziaj oviraptoredoj. La tipo-specio estas Chirostenotes pergracilis. Oni trovis ankaŭ malpli grandan specion, C. elegans, en Alberto,[1] kvankam ĝi eble apartenas la proksim-parenca genro Elmisaurus.[2] Oni priskribis grandan skeleton trovita en la formacio de Huffera Kanjono kiel Chirostenotes pergracilis, kvankam povas esti ke ĝi estas reprezentanto de nova specio. Oni trovis la unuan fosilion de ĥirostenoto en la formacio de Dinosaŭra Parko de suda Alberto.

Vive ĥirostenoto atingis altecon de 3 m ĉekape kaj 1 m ĉekokse kaj pezon de 50 kg. Ĝi verŝajne manĝis malgrandajn reptiliojn kaj mamulojn kiel ankaŭ plantojn, ovojn kaj insektojn.

Sinonimoj[redakti | redakti fonton]

  • Macrophalangia canadensis Sternberg, 1932
  • Caenagnathus collinsi Sternberg, 1940
  • Ornithomimus elegans Parks, 1933
  • Elmisaurus elegans (Parks, 1933) Currie, 1989
  • Caenagnathus sternbergi Cracraft, 1971
  • Chironstenotes sternbergi (Cracraft, 1971)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Parks, W.A. (1933). New species of dinosaurs and turtles from the Upper Cretaceous formations of Alberta. University of Toronto Studies, Geological Series 34:1-33.
  2. Currie, P.J. (1989). The first records of Elmisaurus (Saurischia, Theropoda) from North America. Canadian Journal of Earth Sciences 26(6):1319-1324.