Ĵivaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ĵivara virino

La Ĵivaroj (hispane JibarosXébaros) estas sudamerikaj indiĝenoj kiuj vivas en regiono de Ekvatoro nomata "montara" (plejparte en la provinco Morona-Santiago), en areoj limaj en la nordo de Peruo, ĉe la sudorientaj deklivoj de la Andoj kaj en la basenoj de la riveroj Maranjono (Marañón), Santiago kaj alta Pastaza. Plej grava etna grupiĝo de la ĵivaroj, unu el kvar, estas la ŝuaroj. La etno neniam estis submetita: dum jarcentoj ĝi restis sendependa, rezistante unuajn konkerajn provojn de la inkaoj kaj poste ekde la 16-a jarcento spitante al la hispanaj konkeristoj kaj misiistoj. La esperantlingva etnologo Tibor Sekelj provis atingi la popolon en ekspedicio de 1948 kaj 1949, sed ne sukcesis renkonti ilin, kaj en siaj libroj difinis la esperantlingvan terminon Ĵivaroj.

Literaturo