Ŝablono-Diskuto:Ĝemeleco

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu enkategoriigado per ŝablono Ĝemeleco...[redakti fonton]

Ĉu enkategoriigado per ŝablono Ĝemeleco estas utila por kategorio Ĝemelurboj? Vidu ekzemple fr:Catégorie:Jumelage, kio estas en ĝi. Neniu listo de iuj urboj, laŭ kiuj absolute ne eblas ekkoni ion. Jujijo 08:06, 19. Aŭg 2010 (UTC)

Eĉ se franca vikipedio agas alimaniere, ŝajnas al mi sencohava havi kategorion kiu entenas ĉiujn urbojn kiuj havas ĝemelan partnerecon. Arno Lagrange @ 09:40, 14. Dec 2010 (UTC)
Al mi tio ne ŝajnas sencohava. Ja ĉiuj urboj de la mondo havas ĝemelajn partnerojn. Ĉu ni do havu kategorion kun ĉiuj urboj de la mondo? Mi proponas adapti la ŝablonon. PaulP@diskkont 18:41, 23 Maj. 2013 (UTC)
Kian adapton vi proponas, Paul? Bonvolu priskribi tion pli detale, por ke estu klara, kio estu ŝanĝata. --Tlustulimu (diskuto) 18:46, 23 Maj. 2013 (UTC)
La ŝablono ne metu la paĝon en la kategorion Ĝemelurbo. PaulP@diskkont 19:01, 23 Maj. 2013 (UTC)
Kaj se ne ekzistas interkonsento pri la forigo de la aŭtomata enkategoriigo, ni almenaŭ enkategoriigu en la plurala kategorio ĜemelurboJ kiel priskribas nia regularo en Helpo:Kategorio#La_du_bazaj_specoj. La kategorio Kategorio:Ĝemelurbo enhavu ĉiujn nociojn pri ĝemelurboj. La plurala kategorio - se ni entute volas ĝin - enhavu la apartajn urbojn. PaulP@diskkont 07:57, 25 Maj. 2013 (UTC)

Ĉu estas intence, ke ĉiu informo pri ĝemelurbo fakte bezonas du liniojn, unu por la flageto kaj unu por la restantaj informoj? Al mi tiu ŝajnas misaĵo. Eble pli bonus havi nur unu linion, kiel ekzemple la jenan:

  • (flageto) Urbo, Regiono, Lando, ekde Jaro

Ĉu ne? Amike, --WinstonSmith (diskuto) 11:19, 24 Maj. 2012 (UTC)

Fakte WinstonSmith tute pravas. Mi ankoraŭ ne trovis, kio kaŭzas la salton al nova linio post la flageto - ĉu io en la ŝablono "bordero"??? Ĉiukaze estus bone ke ĉiu indiko pri ĝemela urbo estu en unu linio. -- ThomasPusch (diskuto) 11:04, 2 Sep. 2012 (UTC)
Saluton. Kie vi vidis la misaĵon? En la dokumentado ĉio estas ja unulinia, almenaŭ en Fajrovulpo 15 sub Vindozo 7 kun ekrana distingivo de 1024*768 bilderoj (pikseloj). --Tlustulimu (diskuto) 08:05, 3 Sep. 2012 (UTC)
Nun fakte ankaŭ ĉe mi la informoj po urbo estas en unu linio. Ne tute klaras al mi kiu ŝanĝo en kiu ŝablono ĝustigis la mison, sed gravas la rezulto. Tamen ankoraŭ mi opinias ke uzo de la ŝablono "bordero" donas malfavoran rezulton: Ĝi metas ĉiun flageton (kutime multe pli larĝan ol altan, krom Svisio kaj Vatikanurbo) en kvadratan kadron, kiu do super kaj sub la flageto enkadrigas malplenan spacon, kaj igas liston de ĝemelaj urboj havi tre grandajn interliniajn distancojn. Mi tute bonvenigas aldonon de kadro, sed ĝi nur ĉirkaŭu la flageton, ne tiom da plia spaco super kaj sub la dosiero (do funkciu laŭ modelo anstataŭ senkadre / ). -- ThomasPusch (diskuto) 00:48, 15 Jan. 2013 (UTC)
Mi kompreneble aprobas ĉiajn plibonigojn de la ŝablono, inter alie aspektajn. Estas iom probleme regi aspekton de bildeto miksita kun teksto. Mi tute bonvenigos ĉiujn sukcesajn plibonigojn kiuj rezultigos pli harmonian aspekton. La eko de ĉi tiu diskutsekcio aludas al neregitaj linisaltoj kiujn tre verŝajne kaŭzis nedeziratan linisalton en iu ŝablono. Mi ĝenerale sukcesas ripari tiajn fuŝetojn forigante ĉiajn linisaltojn en ŝablonoj. --Arno Lagrange @ 18:21, 15 Jan. 2013 (UTC)

Ekzemple anstataŭ:

 [ ŝablona kodo ] ... 
 }}
 </icludeonly>
 <noinclude>
 [ sekvo (tipe {{dok}})]

estu:

 [ ŝablona kodo ] ...}}</icludeonly><noinclude>
 [ sekvo (tipe {{dok}})]

✔ Farite Laŭ la antaŭa diskutpaĝa noto, mi simpligis la ŝablonon sen uzo de "bordero", kaj sukcese atingis bildigon de flageto sen kvadrata kromkesto. ThomasPusch (diskuto) 23:27, 29 Jan. 2013 (UTC)

Tamen forigo de randa linio estas maloportuna por flagoj kiuj havas grandan blankan parton ĉe iu rando: oni tiukaze ne distingas la blankon de la flageto el tiu de la paĝo (ekzemple Pollando). --Arno Lagrange @ 00:29, 30 Jan. 2013 (UTC)
Ŝablono:Flagikono kun malhelgriza {{bordero}}
Ŝablono:Flagikono kun helgriza {{bordero}}
Ŝablono:Flagikono sene

Malŝloso[redakti fonton]

Ĉu iu povus malŝlosi ĉi tiun paĝon? Mi ŝatus modifi ĝin sed ne rajtas. --Iketsi (diskuto) 14:20, 8 Sep. 2012 (UTC)

bonvolu konsideri ke estas pravigo por ŝloso de ŝablono. Se vi deziras fari al ĝi plibonigojn, bv fari sugestojn eventuale en subpaĝo kie vi montros kiel via ŝanĝo estas plibonigo al la ekzistanta ŝablono. Kaze ke temas pri vera plibonigo administranto redaktos la ŝablonon laŭ via sugesto. Malŝloso de ŝablono por ebligi redakton ne estas la plej taŭga vojo. --Arno Lagrange @ 15:09, 8 Sep. 2012 (UTC)