Ŝablono-Diskuto:Britkolumbia municipo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En aprilo 2012 Petr Tomasovsky skribis "Bv ne korekti la ŝablonon. Ĝi estos anstataŭigota". Sed de tiam nenio okazis. La ŝablono interne estas plene anglalingva, tute ne farita por tiu-ĉi vikipedio, kaj ekstere provizas informkeston plenan je ekde multaj jaroj ruĝaj ligiloj, al titoloj de neekzistaj tekstoj kiuj laŭ mia takso probable ankaŭ dum la sekva jardeko ne verkiĝos. Ĝi ŝajnas al mi ekzemplo de gigante ambicia projekto komencita kaj malprete forlasita antaŭ ol la unua procentaĵo estis preta. Mi proponus tute rezigni pri tiom ambicia projekto, kaj meti multe pli modestan informkeston al la koncernaj artikoloj pri municipoj de Brita Kolumbio, prefere sen ruĝaj ligiloj. Laŭ la artikolo de la ĉefurbo de BK, Viktorio, probable plej bonas samdezajne uzi simplan variaĵon de "geokesto|urbo"... --ThomasPusch (diskuto) 08:31, 14 Jul. 2013 (UTC)

Saluton, Thomas. Alternative ankaŭ la malpli monstreca informkesto {{Informkesto urbo}} estas uzebla. --Tlustulimu (diskuto) 08:36, 14 Jul. 2013 (UTC)
Prave. Sed fakte eblas malgrandigi ankaŭ la ŝablonon "geokesto|urbo" al tio kio praktike bezonatas (se iu poste volas vastigi parametrojn, ja eblas fari tion). Ekzemplon pri simpla uzo de "geokesto|urbo" mi ĵus (dum Tlustulimu estis skribanta sian noton) metis al paĝo Nanaimo (Brita Kolumbio). Ĉiukaze la ideo estas simpligi la informkestajn informojn, redukti aŭ prefere forigi ruĝajn ligilojn al artikoloj kiuj ekde jaroj ne verkiĝis kaj ne realisme antaŭvideblas baldaŭa redakto, kaj inter alie atenti ke el la vikimedia komunejo forpreniĝis ĉiuj dosieroj pri flagoj kaj blazonoj prj municipoj de BK, nur en la anglalingva vikipedio ili loke alŝutiĝis, tiel ke ne eblas esperi pri bildigo de la flago kaj blazono en la e-lingva vikipedio, nur kopiante informkestan ligilon el la anglalingva vikipedio ĉi-tien. Mi nun ne povos persone forigi la ŝablonon Britkolumbia municipo el ĉiuj artikoloj, nur povas atentigi pri la problemo kaj proponi ekzemplan solvon. Sed iom post iom mi povos kunhelpi anstataŭigi unu informkeston post la alia (mi planas en somero 2014 vojaĝi al Vankuvera Insulo kaj tial ekhavis personan intereson pri la provinco...). --ThomasPusch (diskuto) 09:02, 14 Jul. 2013 (UTC)
PS: Argumento por "geokesto|urbo" estas, ke mi trovis ĝin esti uzata ankaŭ jam en aliaj artikoloj pri municipoj de BK: ekzemple Campbell River, Colwood, Saanich, Sidney... Bonas en sama provinco uzi laŭeble saman informkeston, kaj tiu-ĉi jam kutimiĝis. ThomasPusch (diskuto) 09:51, 14 Jul. 2013 (UTC)
En 2023 adapto de Langley (Brita Kolumbio) fare de Aidas kaj Sj1mor, supozeble sen vidi tiujn ĉi notojn, "voĉdonis" favore al la "malpli monstreca informkesto {{Informkesto urbo}}", kaj mi ne kontraŭas tion - aparte ĉar la "informkesto urbo" tiom lerte enplektas informojn el vikidatumoj, ke uzi ĝin kostas amase malpli da laborinvesto ol la uzo de "geokesto|urbo" (kiun laŭ mi eblas lasi en la paĝoj, kiuj jam uzas ĝin, kaj rezigni pri centprocenta unueco en la sama provinco). Sed ĉiukaze

la praformata informkesto "Britkolumbia municipo" devos foriri, ĉar ĝi kreas tro da problemoj en 2023, kiujn eble ankoraŭ ne eblis antaŭvidi en 2006. ThomasPusch (diskuto) 17:06, 26 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]