Ŝablono-Diskuto:Informkesto boatoklaso

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton. Mi hieraŭ kreis la informkeston por la artikolo Koralle (velboato) kaj jam esperantigis multajn terminojn. Kelkajn mi bedaŭrinde ne trovis en miaj vortaroj. Temas pri la jenaj:

  • "Freibord"
  • "Fock"
  • "Genua" (ne temas pri urbo!)
  • "Gennaker"
  • "CE-Entwurfskategorie"
  • "Yardstickzahl"

Kiu germanlingvano eble povas helpi traduki ilin? --Tlustulimu (diskuto) 12:17, 29 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Pri la Yardstickzahl ekzistas Vikipedia artikolo Velboata indico. Laŭ la reta-vortaro Fock nomiĝas antaŭvelo aŭ frontvelo. Sur paĝo 281 de la Bildvortaro la numero 35 balon-velo aspektas kiel Genua, sed mi ne estas fakulo pri velado. --LoMo600 (diskuto) 11:40, 30 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Dankon pro via respondo, LoMo600. La du unuajn terminojn mi jam enmetis en la ŝablonon kaj la unusolan artikolon. Espereble pliaj uzantoj povos helpi pri la ceteraj terminoj. Ankaŭ mi ne estas fakulo pri velado. --Tlustulimu (diskuto) 19:50, 30 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
@Tlustulimu kaj LoMo600: Mi ekde 45 jaroj havas mian licencon de velado, intertempe kreskigis du filojn kiuj ankaŭ ekde frua infanaĝo velis (vidu la foton en Optimisto (velŝipo), kiu antaŭ jam 15 jarojn aĝas...), kaj proksimume komprenas de kie venas la vento en velado. Tamen, kiam mi faris la paĝon Velboata indico en 2008 aŭ Spinaker-velo en 2012 (kiun Eichholz kuraĝe neologisme nomas spinako), mi ankoraŭ ne havis aliron al la Duden-Bildvortaro de Eichholz, kiu nur aĉeteblis fine de 2012. Nun vidinde tiun diskutpaĝon hodiaŭ, mi hodiaŭ mendis koncernajn Duden-Bildvortarojn el korespondaj eldonoj de la sama jardeko en la angla, germana, itala kaj hispana, esperante ke ili vere bone akordiĝos kun la esperanta eldono. Kiam la kvar libroj estos post kvin tagoj, mi povos vere kun bonaj referencoj kontribui fakajn terminojn ... ne nur pri velado, sed pri ĉiuj bildaj temoj de la vortara serio. Tamen jam nun mi havas peton al Tlustulimu: en la informkesto pri boatoklasoj ĝenas min la armea motorboato supre dekstre en la kesto. Mi tute pli bonvenigus iun silueton de civila velboato, sed mi komprenas ke la bildo devas esti kaŝita en la kodo class="kaplinio shipo" kaj ne scias kiel eblus adapti tion. Do mi petas vin elekti iun pli civilan boaton kiel ornamaĵo de la kesto. Krome, sed tio nur flanke, mi tute ne pensas ke la informkesto devos tiom pleni je ruĝaj ligiloj, nur ĉar oni sklave tradukas ĉion de la kesto el la germana... Informkestoj tute ne devas esti plenplenaj je internaj ligiloj - tial mi ekzemple en mia teksto pri 470 (velŝipo) de 2008 metis tute improvizitan informkeston (tiam mi ankoraŭ ne fakis pri trikado de profesiaj informkestoj, sed ankaŭ pensis ke por nur 5 aŭ 10 paĝoj kreo de propra informkesto kostus pli da labortempo ol ĝi ŝparos poste) - sed mi ĉiukaze tute intence faris ĝin grafike modeste kaj sen pretendemaj ruĝaj ligiloj. ThomasPusch (diskuto) 22:24, 10 okt. 2023 (UTC)[Respondi]