Ŝablono-Diskuto:Informkesto lago
Mapo kun markilo ĉirkaŭ la lago
[redakti fonton]Saluton. Mi hodiaŭ aldonis plian mapon, uzante la ŝablonon {{mapligilo}}. En du el la tri ekzemploj de la dokumentado tio jam bone funkcias. La ideon mi trovis en la rusa vikipedio, en la tiea artikolo Виштынецкое озеро. Sed tie la markigo iomete pli bele aspektas, ĉar krom la linio ĉirkaŭ la lago aperas eĉ markigo laŭ la difinitaj koordinatoj. Eble mi ja iam trovos trukon por ebligi eĉ tion. Sed nun jam estas malfrue ĉi tie. --Tlustulimu (diskuto) 22:49, 14 jan. 2020 (UTC)
- Mi eĉ jam foje aldonis la markigon por la koordinatoj al la antaŭe menciita bildigo de mapo kun markilo, uzante la ŝablonon {{mapligilo}}. Sed nun ial la markigo kun interna akvoguto estas iomete pli granda ol ĉe la rusa ŝablono. Ĉu mi eble eĉ provu ŝanĝi tion? --Tlustulimu (diskuto) 10:00, 4 mar. 2020 (UTC)
Taŭgeco por eksterteraj lagoj
[redakti fonton]Saluton. Mi ĵus rimarkis ke ial estas problemoj kun la koordinatoj en la informkesto de la artikolo Ontario Lacus. Kial? - Amike Tlustulimu (diskuto) 18:13, 2 maj. 2024 (UTC)
- Nepre necesas "| Regiono-ISO=" kaj nepre necesas io post "| Regiono-ISO=" por malebligi parametran eraron. Dominik (diskuto) 18:18, 2 maj. 2024 (UTC)
- Ekde hodiaŭ tio ne plu ĝustas, se "globe" por eksterteraj objektoj estas difinita. Tiam regiono-ISO estas eĉ sufiĉe sensenca. - Tamen mi dubas pri la taŭgeco de la informkesto por tiaj artikoloj. Tlustulimu (diskuto) 18:28, 2 maj. 2024 (UTC)
- Mi ĵus aldonis iom da kodo al la informkesto. Nun eĉ funkcias la markilo en la artikolo Ontario Lacus. Tlustulimu (diskuto) 18:48, 2 maj. 2024 (UTC)
- Ekde hodiaŭ tio ne plu ĝustas, se "globe" por eksterteraj objektoj estas difinita. Tiam regiono-ISO estas eĉ sufiĉe sensenca. - Tamen mi dubas pri la taŭgeco de la informkesto por tiaj artikoloj. Tlustulimu (diskuto) 18:28, 2 maj. 2024 (UTC)
Nomoj de parametroj "Aldono" kaj "Apartaĵo"
[redakti fonton]Sajnas ke la nomoj ne estas konvenciaj laŭ aliaj ŝablonaj informkestoj (ekz tiu de montro) Sj1mor (diskuto) 12:37, 4 maj. 2024 (UTC)