Ontario Lacus
Ontario Lacus | |
---|---|
Polusa regiono de Titano (la suda poluso estas markita de ruĝa kruceto)
Ontario Lacus estas la nigra makulo en centro-maldekstro | |
Lagoj de Titano • lacus | |
Situo | Titano (luno) |
Datenoj | |
Situo sur mapo | |
GeoHack - Ontario Lacus | |
Koordinatoj | 72° Su, 183° Ok |
Surfaca areo | ~ 20 000 km2 |
Maksimuma longo | 235 km |
Dato de la datumoj | junio 2005 |
Ontario Lacus estas la unua malkovrita ekstertera lago[1], observata sur Titano, plej granda satelito de Saturno, kaj ununura satelito havanta konsiderindan atmosferon.
Tiu lago entenas verŝajne miksaĵon da hidrokarbonoj, ĉefe likvaj metano kaj etano. Ĝia surfaco estas simila al tiu de la nord-amerika lago Ontario, el kiu venas ĝia nomo. Ĝi situas apud la suda poluso de Titano.
Unue rimarkita en 2005 kiel nigra makulo[2] ĝi estis pruvita esti lago en 2008 per infraruĝaj observoj de la kosmosondilo Cassini-Huygens[3].
Titano estas, krom Tero, la ununura astro sur kiu ĉeesto de likvaĵo estis evidentigita en surfaco.
Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Ontario Lacus : la unua oficiala ekstertera lago (france)
- ↑ Grudo aŭ lago ? Arkivigite je 2010-03-27 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
- ↑ 30-a de julio 2007 : NASA konfirmas likvan lagon sur saturna luno (el la paĝaro de NASA) Arkivigite je 2011-10-09 per la retarkivo Wayback Machine (angle)