Ŝablono-Diskuto:KML

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉe mia hejma komputilo tiu-ĉi ŝablono komplete ne funkcias. Mi morgaŭ ankoraŭ kontrolos en la laborejo, kaj bonvenas aliaj juĝoj ĉu funkcias. Mi dubas pri la utilo de tiu-ĉi aranĝaĵo... ThomasPusch (diskuto) 22:20, 27 Jan. 2016 (UTC)

@ThomasPusch: Kiujn foliumilojn vi uzas hejme kaj laboreje? Eble ja estas granda malsameco ĉe ĉi tiu ŝablono. Mi ĵus elŝutis kml-dosieron ĉe la kategorio Plej belaj vilaĝoj de Francio. Sed mi ankoraŭ ne scias, kiel ĝi estus uzebla. Do, la ŝablono funkcias per Fajrovulpo 44 sub Vindozo 10. --Tlustulimu (diskuto) 16:52, 28 Jan. 2016 (UTC)
Mia laboreja komputilo estas Vindozo 10 kun (momente) Fajrovulpo 43.0.4 ... tie ĵus la mapigo de la kategorio Plej belaj vilaĝoj de Francio per Bing funkciis, sed per guglo-mapoj ne (komento "Wir konnten http://toolserver.org/~para/cgi-bin/kmlexport[...] nicht finden. Achten Sie bei Ihrer Suchanfrage auf die korrekte Schreibweise"). Per Google Chrome 48.0.2564.97 m cetere sama rezulto. Eble mi hejme hieraŭ nur provis per guglo mapoj. ThomasPusch (diskuto) 17:05, 28 Jan. 2016 (UTC)
Mi ĵus komparis la ligilojn de nia ŝablono kun la franca versio. Ili estas sufiĉe malsamaj. Verŝajne ni devos iel alĝustigi ilin. Sed intertempe la franca ŝablono estis treege ŝanĝita. :-( Ĝi tie uzas alian ŝablonon kiun ĝi alvokas, nome fr:Modèle:GeoGroup (ni havas pli malkapablan ekvivalenton {{GeoGrupo}}). Nun ni havas du eblecojn:
  • rekreo de ambaŭ laŭ la francaj versioj, se eblas.
  • forĵeto de {{KML}}, ĉar ĝi en la nuna formo ne uzeblas. Nur la lasta ligilo por elŝuto de la kml-dosiero funkcias. --Tlustulimu (diskuto) 17:29, 28 Jan. 2016 (UTC)

@Tlustulimu: La servoj proponataj en la ŝablono ĉiuj daŭre ne plu funkcias ekde almenaŭ 2016 ĝis nun: Ankaŭ la elŝutita kml-dosiero nur informas <name>No geocoded items found</name> - tio ne estas granda helpo! Rekreo de ambaŭ laŭ la francaj versioj laŭ mi ne valorus la penon. Tiam nur restas "forĵeto de {{KML}}, ĉar ĝi en la nuna formo ne uzeblas". Malpli ol 140 paĝoj uzas ĝin. Se vi ne lanĉas flaman projekton por ankoraŭ savi la francan teknikan ideon, ni proponu la ŝablonon en Vikipedio:Forigendaj artikoloj kaj post semajno entombigu ĝin. Bonus se unu el niaj kvar robotoj povus finpurige forpreni la eksan ŝablonon el la 140 paĝoj. ThomasPusch (diskuto) 08:11, 12 sep. 2023 (UTC)[Respondi]