Ŝablono-Diskuto:Okupitaj zonoj de postmilita Germanio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jam longe antaŭe ekzistis artikoloj "usone okupita zono de postmilita Germanio" kaj "brite okupita zono de postmilita Germanio", nun ankaŭ "france okupita zono de postmilita Germanio" kaj "sovetunie okupita zono de postmilita Germanio". La koncerna navigilo kontraste ĝis nun nomiĝis "Okupaciaj zonoj de Germanio". Iom dubindas ĉu la vorto "okupacio" eĉ estas normala esperanta vorto - pli elegantas elturniĝi per la simpla vorta radiko "okup'", kiu tutcerte estas fundamenta Esperanto, kaj ĉi tie plene sufiĉas por nomigo de la artikoloj. Por kongrui al la unuopaj artikoloj, sencas nomi la ŝablonon simple "Okupitaj zonoj de postmilita Germanio" - eble pli ekzaktus, sed pli longus "fare de la Aliancanoj okupitaj zonoj de postmilita Germanio", sed tiom da ekzakteco laŭ mi ne necesus. ThomasPusch (diskuto) 15:00, 12 Mar. 2016 (UTC)