France okupita zono de postmilita Germanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
la france okupita zono de postmilita Germanio kaj la franca sektoro de Berlino ekde la 8-a de junio 1947

La france okupita zono (germane französische Besatzungszone) aŭ sudokcidenta zono (germane Südwestzone) de Germanio post la Dua Mondmilito estis unu el kvar okupitaj zonoj, en kiu Germanio okcidente de la Odro-Niso-limo post la senkondiĉa kapitulaco de Nazia Germanio en majo 1945 estis dividita fare de la Aliancanoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La france okupita zono de postmilita Germanio en la momento de transpreno de la okupa potenco havis nordan kaj sudan partojn. La norda parto ampleksis la sudan parton de la prusia provinco Rejnlando, la okcidentan parton de la prusia provinco Nassau (sekvaĵo de la historia duklando Nassau), la parton de Rejnhesio okcidente de la rivero [Rejno]] kaj la regionon Palatinato; la suda parto ampleksis Virtembergon-Hohencolernon, la sudan parton de Badeno kaj la bavara distrikto Lindau. Ĝis 1946 la regiono Sarlando ankaŭ apartenis al la zono.