Usone okupita zono de postmilita Germanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
la usone okupita zono de postmilita Germanio kaj la usona sektoro de Berlino ekde la 8-a de junio 1947

La usone okupita zono (germane amerikanische Besatzungszone) aŭ sudorienta zono (germane Südostzone) de Germanio post la Dua Mondmilito estis unu el kvar okupitaj zonoj, en kiu Germanio okcidente de la Odro-Niso-limo post la senkondiĉa kapitulaco de Nazia Germanio en majo 1945 estis dividita fare de la Aliancanoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La usone okupita zono de postmilita Germanio en la momento de transpreno de la okupa potenco ampleksis inter alie la liberan ŝtaton Bavario inkluzive de la turingia eksklavo Ostheim vor der Rhön, sed ekskluzive de la distrikto Lindau kaj la regiono Palatinato.

Krome al ĝi apartenis la prusia provinco "Hesio-Nasaŭo" (la eksaj regnoj landgraflando Hesio-Kaselo respektive elektoprinclando Hesio kaj duklando Nassau), ekskluzive de ties eksklavoj kaj de la distriktoj Supra kaj Malsupra Westerwald, Malsupra Lahn kaj Sankt Goarshausen. Krome aldoniĝis la teritorioj de la germania subŝtato Hesio-Darmstadt oriente de la rivero Rejno, do la tuta regiono "Ŝtarkenburgo" (pli-malpli la parto de la nuna federacia lando Hesio sude de la rivero Majno), la tuta regiono "Supra Hesio" (pli-malpli la orienta parto de la nuna federacia lando [Hesio]], de Giessenokcidente ĝis la rivero Fulda oriente), kaj la malgranda parto de "Rejnhesio" oriente de la rivero Rejno.

Plie al la usone okupita zono apartenis la teritorioj de la germaniaj subŝtatoj Virtembergo kaj Badeno norde de la Regna Aŭtovojo Karlsruhe-Ulm, la nuna germana aŭtovojo A8: temis pti la eksterdistriktaj urboj Stuttgart, Heilbronn kaj Ulm plus la distriktoj Aalen, Backnang, Böblingen, Crailsheim, Esslingen, Schwäbisch Gmünd, Göppingen, Schwäbisch Hall, Heidenheim, Heilbronn, Künzelsau, Leonberg, Ludwigsburg, Mergentheim, Nürtingen, Öhringen, Ulm, Vaihingen, Waiblingen en Virtembrgo, kaj la eksterdistriktaj urboj Karlsruhe, Heidelberg, Mannheim kaj Pforzheim plus la distriktoj Bruchsal, Buchen, Heidelberg, Karlsruhe, Mannheim, Mosbach, Pforzheim, Sinsheim und Tauberbischofsheim en Badeno.

Fine multe pli norde ol ĉiuj aliaj usonaj teritorioj de postmilita Germanio, sed strategie grave pro la granda marhaveno, la Libera Hansa Urbo Bremeno, konsistanta el la urboj Bremeno kaj Bremerhaven, kiel eksklavo de la usone okupita zono estis plene ĉirkaŭita per la brite okupita zono de postmilita Germanio.

Usone okupita krome estis la suda sektoro de Berlino, nome la urbodistriktoj Zehlendorf, Steglitz, Schöneberg, Kreuzberg, Tempelhof kaj Neukölln.

La okupa statuto por la en 1949 fondita Federacia Respubliko Germanio pluvalidis ĝis la 5-a de majo 1955. Sed post tio ankoraŭ ekzistis "specialaj aliancanaj rajtoj", por eventualaj politike katastrofaj kazoj (pri tiuj specialaj rajtoj la Aliancanoj rezignis post adapto de la konstitucio de Federacia Respubliko Germanio la 28-an de junio 1968), kaj por "Germanio kiel tuto" la okupa statuso nur finiĝis per la reunuiĝo de Germanio la 3-an de oktobro 1990.