Ŝablono-Diskuto:Rulfenestro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bonvolu ebligi specifon de alteco en relativaj unuoj kiel «em», por ke ĝi dependu de la tipargrandeco. --AVRS (diskuto) 14:21, 19 Maj. 2012 (UTC)

Uzo de la ŝablono en artikolo Usono[redakti fonton]

En la artikolo Usono, nuna artikolo de la semajno, laŭ nuna stato uziĝas la ŝablono "rulfenestro" por enŝovo de la artikolo Listo de prezidantoj de Usono en la ĉefan artikolon pri la lando. Rezulto de tio estas ke maldekstre aperas intervikiaj ligiloj unue al la artikolo Listo de prezidantoj de Usono kaj poste al Usono - se en unu lingvo estas ambaŭ artikoloj, kaj estas multaj da, do la intervikia lingvo aperas dufoje. Tio ne estu dezirata efiko - intervikiaj ligiloj ligu al la temo de la artikolo kaj ne al aliaj, eĉ se teme parencaj, artikoloj, ĉar tiam la listo de intervikiaj lingvoj iĝas nesuperrigardebla. Tion indas kaj endas korekti, en plej drasta kazo per ne-uzo de la ŝablono en tia kunteksto. -- Sincere, ThomasPusch (diskuto) 12:06, 27 Jun. 2012 (UTC)

Sed tiu komento ne apartenas iel ajn al Rulfenestro. La problemo estas la inkludo, egale kiel. Do la problemo estas plene sendepende de Rulfenestro.
Fakte mi metis NOINCLUDE-etikedojn ĉirkaŭ la fina parto de la artikolo Listo de prezidantoj de Usono, kiu inkludiĝas en Usono. Do nun la inter-Vikiaĵoj ne plu estas inkludataj. Aldone mi metis teknikan averton. Sed mi ne estas certa, ke tio sufiĉos. Ĉio dependas de la inteligento de la aŭtomata interliga funkcio de Vikio. Se ĝi eble iam metas ion post la /NOCLUDE, la aldono denove inkludiĝos.
Oni devos observi, kio okazos. Supozeble tio rilatus nur al unu aŭ du novaj ligiloj.
Plene rezigni pri la mekanismo estus domaĝe.
Cetere, tio estas jam la duan fojon, ke ekestis problemo ne vere rilata al la Rulfenestro. Antaŭ eble unu monato iu roboto preterpasis kaj aŭtomate enŝovis ŝablonon en Listo de .... Tiu ŝajnfunkciis ĉie, sed ne ene de la enŝovo ĉe Usono. Ekde la loko de la enŝovo, ĉio alia malaperis! Fakte la robote enmetita ŝablono estis difektaĵa! Jam de jaroj! Mi devis ripari ĝin. Mankis iuj finaj krampoj. Iu en Usono provizore forkomentis la Rulfenestro, kaj tiam, abrakadabre, ĉio funkciis — evidente nun sen la enŝovo. Kompreneble, oni tuj suspektis eraron en Rulfenestro. Plene mise.
Estas simple tiel, ke se oni streĉas la Vikian sistemon al la limo de tio, kion ĝi kapablas, iuj jam de jaroj ĉeestantaj eraroj subite montriĝas. -- PEJNO Simono  Diskuto  23:40, 27 Jun. 2012 (UTC)
La solvo estas meti <NOINCLUDE> kaj lasi for la </NOINCLUDE>. Nur tiel robotoj ne plu kapablos aldoni ion post la </NOINCLUDE>. Do oni lasu ĝin for. -- PEJNO Simono  Diskuto  07:55, 29 Jun. 2012 (UTC)

Kaŝado de enhavo dum presado[redakti fonton]

Tiu ĉi ŝablono kaŝas sian enhavon (parton de ĝi) dum presado. Tial ekz. referencoj (plej ofte uzata por referencoj) mankas en presaĵo. Laŭ mi tio estas sufiĉe malenda. Mi proponas ke tiu ĉi ŝablono ne estu uzata en artikoloj. (dankon al la angla Vikipedio, kiu atentigis min) --KuboF (diskuto) 13:51, 3 Mar. 2013 (UTC)

Ioma diskuto okazis en Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2013/3#Rulfenestroj_ka.C5.9Das_enhavon kun subteno al NEuzado en artikoloj. --KuboF (diskuto) 11:01, 21 Maj. 2013 (UTC)