Ŝablono:Mongole per unikodo

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Dokumentado Dokumentado

Ĉi tiu ŝablono principe servas por montri vortojn el la mongola lingvo skribatajn per mongola tradicia alfabeto. Ĝi tamen ankaŭ tauĝas por tradicia skribado de la manĉura lingvo (kodo "mnc"), de la sibea skribo (kodo "sjo") kaj por signoj de la Galik-skribo (mongole Али-гали үсэг, Ali-Gali üseg, respektive ᠠᠯᠢ
ᢉᠠᠯᠢ
ᠦᠰᠦᠭ
, Ali Gali u̇su̇g) de la mongola.

Baze ĝi simple difinas taŭgajn interretajn literarojn por la signoj kaj ordigas ke la signoj bildiĝas de supre malsupren, anstataŭ normale de maldekstre dekstren kiel en Esperanto kaj ĉiuj aliaj lingvoj skribataj per latina, greka aŭ cirila alfabeto, aŭ de dekstre maldekstren kiel en la semidaj lingvoj.

Uzado

Laŭ la supra ekzemplo

{{mongole per unikodo|ᠠᠯᠢ ᢉᠠᠯᠢ ᠦᠰᠦᠭ}},

bildiĝas kiel ᠠᠯᠢ ᢉᠠᠯᠢ ᠦᠰᠦᠭ,

{{mongole per unikodo|ᠠᠯᠢ ᢉᠠᠯᠢ ᠦᠰᠦᠭ|style=height:50px}}

bildiĝas kiel ᠠᠯᠢ ᢉᠠᠯᠢ ᠦᠰᠦᠭ, do dividas la vortojn al simile longaj kolumnoj, kaj

{{mongole per unikodo|ᠠᠯᠢ<br/>ᢉᠠᠯᠢ<br/>ᠦᠰᠦᠭ}}

bildiĝas kiel ᠠᠯᠢ
ᢉᠠᠯᠢ
ᠦᠰᠦᠭ
, do simple faras unu kolumnon por ĉiu vorto.

Parametroj

Baze la unua parametro estas por la montrendaj signoj. Plia parametro ne necesas, kvankam la supraj ekzemploj montras ke per komandoj en dua parametro eblas variigi la montradon. Baza litero tie en dua parametro estas v (vertikale, kion la ŝablone aŭtomate faras) aŭ h (horizontale, kvankam la signoj simple sen la ŝablono ankaŭ montriĝas horizontale, do tiu helpilo ankaŭ ne nepre necesas). Alilingvaj vikipediaj branĉoj kutime uzas la anglan ŝablononomon "MongolUnicode". Se vi vidas uzon de tia ŝablono en alilingva vikipedia teksto, vi povas simple transpreni ĉiujn parametrojn al esperanta teksto, kaj vidi kiel aspektas. En kazo de dubo, nur uzu la unuan parametron. Kaj atentu, ke la ŝablono ne estas por plenaj tekstoj, sed nur por unuopaj vortoj.


Se vi havas demandon pri ĉi tiu ŝablono, tiam vi povas demandi en la ŝablonprojekta diskutejo. La Intervikiaj ligiloj estu metataj al Vikidatumoj. (Vidu Helpopaĝon pri tio.)