Ŝablono:Skribo/dokumentado
Ĉi tiu ŝablono servas por skribi parton de teksto per speciala skribo. Ĝi subtenas koloron kaj grandon de la tipoj kaj permesas elekti inter kvar tiparoj. Ĉar tamen Vikipedio ĝenerale jam uzas la tiparon Arial/Helvetica, oni povas fakte elekti inter tri novaj. Oni povas supozi, ke por ĉiuj kvar elektitaj tiparoj la Unikoda subteno estas ampleksa, alivorte, la supersignaĵoj por Esperanto ĉeestos. Tamen bonvolu noti, ke tio ne estas tute certa.
Uzado[redakti fonton]
{{Skribo|tiparo=Comic|inko=red|grando=300|Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde}} {{Skribo|tiparo=Courier|inko=white|ankro=esperanto|fono=#00d000|<b>ESPERANTO</b>}} {{Skribo|inko=gray|grando=80|Malgranda griza skribo.}} {{Skribo|tiparo=Times|grando=200|Financa Raporto — 2012}}
Parametroj[redakti fonton]
Ne nomitaj parametroj[redakti fonton]
- La teksto, kiu ricevu specialan skribon.
Nomitaj parametroj[redakti fonton]
- grando = grando de la tipoj en elcentoj (Pravaloro: 100).
- inko = koloro de la uzata inko (Pravaloro: ne difinita). Paletro ombra estas subtenata.
- fono, koloro = Koloro de la fono rekte malantaŭ la skribo (Pravaloro: ne difinita). Paletro pala estas subtenata. Notu, ke se fono estas difinita, la enhavo estas remburita per spaceto ambaŭflanke.
- tiparo = Times, Courier, Comic aŭ Helvetica, aŭ por kiu tion preferas, Tajmzo, Kuriero, Komika aŭ Svisa. (Pravaloro: ne difinita).
- ŝpruchelpilo = teksto por ŝpruchelpilo, se muso super la butono. {Pravaloro: neniu helpilo aŭ la nomo de ankro}
- ankro = nomo de ankro por alsalti per ligilo kun #-sufikso (Pravaloro: neniu ankro). Ŝpruchelpilo kun la nomo de la ankro montriĝas, se muso estas super la skribo. Vidu ankaŭ: {{Ankro}}.
- div = yes/jes (Pravaloro: ne, do span). Tiu parametro instruas generi HTML-e la blokan <div>...</div> anstataŭ la enfluan <span>...</span>. Tio necesiĝas por fasoni aferojn kiel <references />, kiuj mem generas blokojn.
Ekzemploj[redakti fonton]
Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde
ESPERANTO
Malgranda griza skribo.
Financa Raporto — 2012†
Specialaj notoj[redakti fonton]
Tiparoj[redakti fonton]
Oni konsciu, ke la elekto de unu el la kvar tiparoj funkcios nur, se la uzulo fakte havas tian tiparon instalitan sur sia komputilo. Ĉar nur la kvar plej popularaj tiparoj estas antaŭvidataj de tiu ĉi ŝablono, tio tre verŝajne ĉiam funkcios. Evidente, la ŝablono interne uzas tiparnomojn, kiujn la diversaj operaciumoj konas.
Pri egalsigno[redakti fonton]
Se la enŝovota teksto por ne nomita parametro entenas la simbolon: "=", oni substituu al ĝi la ŝabloneton: "{{=}}". Tio ne rilatas al la strukturigaj "==", "===", ktp. Same tio ne rilatas al egalsignoj ene de alvokoj de ŝablonoj. Tiuj ne ĝenas. Plej ofte problemo okzazas en urloj aŭ en HTML-etikedoj.
Se oni havas multe da egalsignoj en la teksto, estas pli konvene konscii, ke la problemo rilatas nur al ne nomitaj parametroj. Do oni simple nomu ĝin. Okaze de la unua nenomita parametro, jen la interna nomo "1", la dua interne nomiĝas "2", ktp.
Jen du ekzemploj baze de la ŝablono Parenteze, kiu akceptas enparentezigotan tekston en sia unua ne nomita parametro kaj kie la teksto "2 + 2 = 4" entenas egalsignon.
{{Parenteze|2 + 2 {{=}} 4}} {{Parenteze|1=2 + 2 = 4}}
Ambaŭ metodoj donas:
— sennome kun apliko de {{=}}
— kun apliko de la nomo 1=
Do la truko estas uzi — ĉi-kaze — la nomon 1= por alparoli nun per nomo la unuan ne nomitan parametron.
Specife, se oni forgesas substitui al "=", kiam tio estas necesa, la tipa reago estas montri la nomon de la parametro, kie la egalsigno okazis, ekzemple "{{{1}}}", anstataŭ la dezirata teksto jam en la antaŭvidaĵo. Tio signifas, ke ekzemple la unua parametro — nome en ĉi-specaj ŝablonoj jen la teksto — de la vidpunkto de ŝablono estas iel ne en ordo.
Pri eco[redakti fonton]
Ĉi tiu ŝablono interne solvas la dilemon ĉe la nomado de parametroj rilate la sufikson ec — ekzemple alto aŭ alteco. Ĉi-ŝablone oni povas uzi ambaŭ formojn senĝene.
Paletro ombra[redakti fonton]
Tiu ŝablono uzas — tute aparte de ĉiuj normalaj HTML-difinoj kaj HTML-nomoj por koloroj — interne ankaŭ la ŝablonon Paletro ombra. Tiu generas aron de ombraj koloroj konvenaj por skribado kaj ombroj kaj, se oni tute ne donas koloron, generas la koloron nigra. Ĉiuj koloroj en la paletro estas tiel elektitaj, ke ili konvenas por ombroj, Aparte de tio eblas bone legi blank-inkan skribon kontraŭ la koloro el la paletro.
Por alvoki tian koloron el la paletro oni uzu aŭ majuskle aŭ minuskle la unuan literon de la Esperanta nomo. Minuskle estas ombra, majuskle estas iomete malpli ombra, do pli hela. Tiujn oni povas uzi kiel parametron ĉie tie, kie temas pri ombro kiel parametro de alia ŝablono.
Jen la disponeblaj koloroj:
Ombraj koloroj: |
ruĝa | verda | blua | magenta | cejana | flava | oranĝa | griza | helgriza |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Pli ombraj koloroj: |
Ruĝa | Verda | Blua | Magenta | Cejana | Flava | Oranĝa | Griza | Helgriza |
Memkompreneble, ĉiuj normalaj HTML-aj koloroj — red, green, #ff8094. ktp funkcias plu. La ŝablono akceptas ilin kaj redonis ilin senŝange kiel rezulton. Nur la specialaj unu-literaj mallongigoj por la kolornomoj elektas koloron el la paletro. Aldone ĝi pludonas la parametron al Ŝablono:E-koloroj, kiu komprenas ĉiujn Esperantajn kolornomojn por la laŭnormaj TTT-aj koloroj kaj pludonas ilin en la Angla. Se oni alvokas la ŝablonon sen parametro aŭ kun malplena parametro ĝi redonas la koloron nigra.
Bonvolu noti, ke la montrataj koloroj estas ombritaĵoj de bazaj puraj koloroj. Evidente normalokaze oni donus la rezultojn aliajn nomojn, ekz ombrita ruĝo nomiĝus bruna.
Vidu ankaŭ: Koloroj por TTT |
Paletra pala[redakti fonton]
Tiu ŝablono uzas — tute aparte de ĉiuj normalaj HTML-difinoj kaj HTML-nomoj por koloroj — interne ankaŭ la ŝablonon Paletro pala. Tiu generas aron de palaj koloroj konvenaj por fonoj kaj, se oni tute ne donas koloron, generas la koloron pale griza. Ĉiuj koloroj en la paletro estas tiel elektitaj, ke eblas bone legi nigra-inkan skribon kontraŭ la koloro el la paletro.
Por alvoki tian koloron el la paletro oni uzu aŭ majuskle aŭ minuskle la unuan literon de la Esperanta nomo. Minuskle estas pala, majuskle estas iomete malpli pala, do pli forta. Tiujn oni povas uzi kiel parametron ĉie tie, kie temas pri fona koloro kiel parametro de alia ŝablono.
Bonvolu noti, ke la montrataj koloroj estas paligoj de bazaj puraj koloroj. Evidente normalokaze oni donus la rezultojn aliajn nomojn, ekz paligita ruĝo nomiĝus roza.
Jen la disponeblaj koloroj:
Palaj koloroj: |
ruĝa | verda | blua | magenta | cejana | flava | oranĝa | griza | helgriza |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Malpli palaj koloroj: |
Ruĝa | Verda | Blua | Magenta | Cejana | Flava | Oranĝa | Griza | Helgriza |
Memkompreneble, ĉiuj normalaj HTML-aj koloroj — red, green, #ff8094. ktp funkcias plu. La ŝablono akceptas ilin kaj redonis ilin senŝange kiel rezulton. Nur la specialaj unu-literaj mallongigoj por la kolornomoj elektas koloron el la paletro. Aldone ĝi pludonas la parametron al Ŝablono:E-koloroj, kiu komprenas ĉiujn Esperantajn kolornomojn por la laŭnormaj TTT-aj koloroj kaj pludonas ilin en la Angla. Se oni alvokas la ŝablonon sen parametro aŭ kun malplena parametro ĝi redonas la koloron g, do pale griza.
Vidu ankaŭ: Koloroj por TTT |