Ŝalva Natelaŝvili

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝalva NATELAŜVILI (kartvele შალვა ნათელაშვილი; naskiĝis la 17-an de februaro 1958) estas kartvela politikisto, juristo, gvidanto de la Laborista partio de Kartvelio ekde 1995. En 2002 li prezidis la tbilisan Sakrebulo (urban parlamenton), sed cedis la postenon al Miĥeil Saakaŝvili. En la jaroj 1992-1999 Natelaŝvili estis deputito de la kartvela parlamento.

Natelaŝvili estas unu el la aŭtoroj de la kartvela konstitucio de 1995. En januaro 2008 li estis inter la sep kandidatoj por la prezidenta posteno kaj sukcesis gajni la kvaran lokon inter la rivaloj (6,49% de la voĉdonoj).[1]

En julio 2008 Natelaŝvili petis de la eŭropunia komisiito pri ekstera politiko kaj sekureco Xavier Solana doni al lia familio rajton de politika rifuĝo. Laŭ vortoj de Natelaŝvili, li ne certas pri sekureco de sia familio, ĉar en Kartvelio „regas sekurecservoj kaj ne eblas eĉ revi pri demokratio".[2]

Edziĝinta, li havas du infanojn.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. ЦИК Грузии утвердил окончательные итоги президентских выборов, победу одержал М.Саакашвили - он набрал 53,47 проц голосов. — Прайм-ТАСС, 14.01.2008
  2. Лидер грузинских лейбористов попросил комиссара ЕС о политическом убежище для своей семьи // REGNUM, 6 июля 2008