Ŝanhaja Esperanto-Asocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ŝanhaja Esperanto-Asocio estas la urba esperantista organizaĵo de la urbo Ŝanhajo en Ĉinio. Aktiva ekde la 1910-aj jaroj, unu el la unuaj dokumentaj mencioj de ĝi estis, kiam en 1912 Cai Yuanpei, tiutempa eduka ministro en la provizora registaro de Ĉinio, prelegis pri Esperanto en Ŝanhajo por pritrakti la neceson de la internacia lingvo kaj utilon de Esperanto por Ĉinio. Li diris: "La ĉina lingvo multe diferencas de la okcidentaj kaj ni ne povas ne komunikiĝi kun la ekstera mondo, nek peti helpon de la mondo. En tio ni bezonas helpan lingvon kaj Esperanto estas ideala." Li proponis al la Ŝanhaja Esperanto-Asocio konstruon de biblioteko de Esperantaj legaĵoj, por ke oni sciu la grandnombrecon de Esperantaĵoj. Li proponis ankaŭ, ke oni fondu privatan universitaton por instrui en Esperanto.[1] Ekde 1925, unu el la komitatanoj de Ŝanhaja Esperanto-Asocio estis la juna negocisto kaj esperantista mecenato Naŭu Ĉanĝia Fu.

Haltigita pro la kultura revolucio en la jardeko post 1966, ĝi refondiĝis en 1982 je la nomo Ŝanhaja Esperanto-Ligo kadre de Ĉina Esperanto-Ligo, kun persona subteno de la esperantista dojeno Liu Huo-Zi, kaj malmultajn jarojn poste realprenis la originan asocian nomon. Laŭ stato de la jaro 2010 asocia prezidanto estis Wang Min Hao, vicprofesoro ĉe la Ŝanhaja Universitato de Internaciaj Studoj.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]