Ŝelhoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ŝelhoj
ⵉⵛⵍⵃⵉⵢⵏ
Chleuh Morocco.JPG
ŝelha familio en Maroko (foto de 2003)
Suma populacio

4 milionoj (censo de 2004 en Maroko)

Ŝtatoj kun signifa populacio
Flago-de-Maroko.svg Maroko 4 milionoj
Lingvo(j)
ŝelha lingvo
Religio
sunaismo
Information icon.svg
vdr

La ŝelhoj[1] - propra nomo singulare ⴰⵛⵍⵃⵉ, latinliterigite aŝelḥi[2]aŝlḥi, plurale ⵉⵛⵍⵃⵉⵢⵏ, iŝelḥijeniŝlḥijn, france chleuhs - estas etno de la berbera etnaro. La ŝelĥoj tradicie loĝas en la centraj montaroj en Maroko, en la Supera Atlaso kaj Anti-Atlaso, kaj en la baseno Sus en la sudo de la lando (iuj etnanoj elmigris al la grandaj marbordaj urboj de Maroko, kaj al la Eŭropa Unio, precipe Francio, Belgio, Nederlando kaj Germanio). Ili parolas la ŝelhan lingvon, kiu laŭ la censo de 2004 tiam havis proksimume 4 milionojn da parolantoj.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Esperantlingva nomigo nur provizora, ĉar ankoraŭ ne ekzistas eksteraj referencoj, sed elektata laŭeble proksima al la propra nomo de la etno, minus afikso a- kaj sufikso -i singulare respektive minus afikso i- kaj sufikso -ij(e)n plurale, kaj de la lingvo memnomata taŝelhit, minus afikso ta- kaj sufisko -(i)t (komparu la nomojn de aliaj berberaj lingvoj) - kaj fine kompreneble la esperantlingve necesa plurala substantiva finaĵo -oj; la meza vokalo "e" estas malforta, kaj en transskriboj foje ne notiĝas, sed sen tiu meza vokalo esperanta nomo "ŝlhoj" tute ne prononceblus.
  2. La litero "ḥ" signas sonon inter "h" kaj "ĥ", kiu en la kabila lingvo korespondas al la IFA-signo ħ'​', sed krome uzatas inter alie por latinliterigo de la signo ح de la araba alfabeto
  3. Lewis, M. Paul kaj aliaj: libro Ethnologue: Languages of the World, Eighteenth edition (2015), publikigita en Dalaso, Teksaso, Usono, ankaŭ havebla en la retejo ethnologue.com