Ŝelo (komputiko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ŝelo (ekzemple virtuala terminalo) en operaciumo estas programo, kiu permesas komuniki kun operaciumo kaj lanĉi aliajn programojn. Ĝi estas unu el la plej gravaj eroj de operaciumo, kune kun la kerno.

La ŝelo estas la labora medio, per kiu eblas ordoni al komputilo, por ruli programojn.

Multaj tipoj da ŝeloj ekzistas, kiuj dividiĝas ĉefe en tekstaj kaj grafikaj. Ekzemploj de tekstaj ŝeloj estas bash en Uniksaj operaciumoj kaj PowerShell en Microsoft Windows; ekzemplo de grafika ŝelo estas la konata grafika interfaco de Vindozo mem.