Ŝenudo la 3-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝenudo la 3-a

Papo Ŝenudo la 3-a de Aleksandrio (kopte: Ⲡⲁⲡⲁ Ⲁⲃⲃⲁ Ϣⲉⲛⲟⲩⲟϯ ⲡⲓⲙⲁϩ ϣⲟⲩⲙⲧ, arabe: البابا شنوده الثالث; ofte latinliterigita Shenouda, naskiĝinta la 3-an de aŭgusto 1923 en Provinco Asjut, Egiptio, kun naskiĝnomo Nazir Gajed, arabe: نظير جيد mortis 17-an de marto 2012), estas la 117-a papo de la Kopta Ortodoksa Eklezio de Aleksandrio kaj patriarko tut-afrika ĉe la sankta apostola sidejo de Sankta Marko la evangeliisto de la Kopta Ortodoksa Eklezio de Aleksandrio.

Laŭ defino de sia ofico, li estas ĉefo de la sankta sinodo de la Kopta Ortodoksa Patriarkujo Aleksandrio.

Li servas kiel papo de Aleksandrio ekde la 14-a de novembro 1971, prezidante tutmondan pligrandiĝon de la Kopta Ortodoksa Eklezio. Dum sia papa regno, Ŝenudo la 3-a enoficigis la unuajn episkopojn super Nord-Amerikaj episkopujoj, kiuj nun enhavas pli ol cent kirkojn (kompare kun kvar en 1971), kaj la unuajn episkopojn en Aŭstralio, kaj li ankaŭ establigis la unuajn koptajn kirkojn en Sud-Ameriko.

Li estas konata pro sia forta subteno de unueco de la Kristanaro, kaj ekde la 1970-aj jaroj, apogas interkonfesiajn kristanajn interparolojn.

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Ĝermo-biografio