Ŝipfarejo
Ŝipfarejo aŭ ŝipkonstruejo estas loko kie oni konstruas kaj riparas ŝipojn aŭ aliajn flosantajn objektojn. Plejofte la centro de ŝipfarejo estas karenejo. Pli grandaj ŝipfarejoj havas plurajn karenejojn. Landoj kun multaj ŝipfarejoj estas Japanio, Singapuro kaj nuntempe por grandaj ŝipoj Suda Koreio kaj Ĉinio kaj por pli malgrandaj ŝipoj Rumanio, Meksiko kaj antaŭa Sovetio.