Ŝo (litero)
Ŝo () estis litero aldonita al la greka alfabeto. Ĝi verŝajne prezentis sonon similan al angla "sh" /ʃ/. La nomo "ŝo" estas moderna; ĝia antikva nomo estas nekonata.
Ĝi estas simila aspekte al la anglosaksa kaj islanda latina alfabeta dorno (þ).
Komputiko
Ŝo estis aldonita al Unikodo en versio 4.0 (2003), en majuskla kaj minuskla signoj dizajnitaj por moderna tipografio.
- Majuskla Ŝo estas kodata kiel U+03F7.
- Minuskla ŝo estas kodata kiel U+03F8.